Bukoliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salomon Gessner, Bukolika sceno (1767)

Bukoliko (el la greka βουκόλος – boukólos – bovopaŝtisto) estas poemo pri paŝtistoj.

La ĝenro naskiĝis, evoluis el siciliaj, grekaj paŝtistaj kantoj kaj iĝis literatura ĝenro dum la helenismo. Ĝi estas inter dramo kaj eposo.

La unuopaj poemoj konsistas ofte el dialogo de du paŝtistoj.

Gravaj reprezentantoj estis Teokrito, Moŝoso kaj Bion de Smirno (en la greka) kaj Vergilio (en la latina). Vergilio idealigis la senzorgan vivon de la paŝtistoj, kompare al vivo de la urbanoj.

Pliaj latinlingvaj reprezentantoj de la bukoliko estas Calpurnius Siculus kaj Nemesian.