Saltu al enhavo

Nemesiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nemesiano (latine: Marcus Aurelius Olympius Nemesianus) estis romia poeto el la dua duono de la 3-a jarcento p.K.

Originis li el la romia Kartago kaj estis li - almenaŭ laŭ Historia Augusta - konkuranto de imperiestro Numeriano (283–284) dum poeta konkurso. Verkis li serion da klerigaĵoj. Konserviĝis la komenco de ĉasadpoeziaĵo Cynegetica. En ampleksa antaŭparolo la verkisto parolas pri ankoraŭ kreota laŭdega epopeo pri la imperiestroj Numeriano kaj Karino (283–285), ne ŝparante la propran poetikan klerecon per aludoj al ne tute 20 mitologiaj uloj (i.a. al Niobo, Bakĥo, Antigono). Poste traktatas ĉaŝundoj kaj ĉevaloj. Ĉe la eko poema la tuto tuj interrompiĝas.

La plej konataj verkoj nemesianoj estas kvar eklogoj bukolikaj. La unua enhavas himnon por paŝtisto Melibeo, la dua plendon de la enamiĝintaj paŝtistoj Idas kaj Alkon pri la knabino Donake, la tria kanton de Pajno por Bakĥo, la kvara du lamentojn de la enamiĝintaj paŝtistoj Likido kaj Mopso. La bukolikakĵoj stile ege orientiĝas je Kalpurnio Sicilia kaj Vergilio; ili estas diligentege komponitaj. La eklogoj II kaj IV estas de erotika karaktero.

Eldonoj kaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Rainer Jakobi (eld.): Nemesianus, Cynegetica. Berlin/Boston 2014.
  • Dietmar Korzeniewski (eld.): Hirtengedichte aus spätrömischer und karolingischer Zeit. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1976, ISBN 3-534-06829-7, p. 1–4, 13–55, 110–133 (komentita eldono kun traduko en la germanan).
  • Heather J. Williams (eld.): The Eclogues and Cynegetica of Nemesianus. Brill, Leiden 1986.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bernd Effe, Gerhard Binder: Antike Hirtendichtung. Eine Einführung. Dua eldono. Artemis und Winkler, Düsseldorf/Zürich 2001, ISBN 3-538-07114-4, p. 126–141.
  • Kurt Smolak: "M. Aurelius Olympius Nemesianus." Ĉe: Reinhart Herzog (eld.): Restauration und Erneuerung. Die lateinische Literatur von 284 bis 374 n. Chr. (=Handbuch der lateinischen Literatur der Antike, 5). C. H. Beck, München 1989, ISBN 3-406-31863-0, p. 308–315
  • Horst Walter: Studien zur Hirtendichtung Nemesians. Steiner, Stuttgart 1988, ISBN 3-515-05110-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]