Niobo (filino de Tantalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niobo
rolulo de helena mitologio
Verko Q54461030
Informoj
Sekso ina
Patro Tantalo
Patrino Tajgeto
Gefratoj Pelopso
Edzo/Edzino Amfiono
Infanoj Amphion • Meliboea • Sipylus • Amyclas • Alphenor • Damasichthon • Ismenus • Tantalus • Phaedimus • Ilioneus • Neaera • Amaleus • Archenor • Archemorus • Astycrateia • Astynome • Astyoche • Chias • Cleodoxa • Klytia • Etodaea • Eupinytus • Phthia • Pelopeia • Argeus
vdr

Niobo (latine Niobe) estas en greka mitologio filino de sipila reĝo Tantalo. Ŝi edziniĝis al teba reĝo Amfiono, kun kiu ŝi estis feliĉa. Ili kune havis sep bravajn filojn kaj sep belajn filinojn. Niobo ilin ĉiujn amis, sed post iu tempo ŝi pro sia granda familio fieraĉiĝis tiel, ke ŝi sian feliĉon kaj fieron montris al ĉiuj. La afero venis tiel foren, ke ŝi honorofendadis eĉ diinon Leton, patrinon de suna dio Apolono kaj de diino Artemiso, protektantino de naturo kaj ĉasbestoj. Ŝi altigis sin super la diino, kiu havas "nur" du filojn, dum male ŝi multoble pli. Ŝi eĉ malpermesadis al tebajn virinojn la diinon adori.

Statuo de Niobo en Florĝardeno en Kroměříž

Kiam tion eksciis Leto, ekkoleriĝis kaj plendis al siaj filoj. Tio ĉagrenigis ilin kaj tiuj decidis venĝi kontraŭ Niobo.

Kaj tio okazis tuj. Apolono flugis al tebaj muregoj, sub kiuj ekzercis junaj viroj per armiloj, kaj ekpafis sagon al la plej maljuna filo Ismeno", kiu en tiu momento rajde galopis, la dua estis "Sipilo", kiun sago mortfaligis eĉ kun la ĉevalo, pliaj estis Faidimo kaj Tantalo, poste Alfenoro kaj Damasiĥtono. La lasta el la filoj Ilioneo etendis manojn petante helpon, sed la sago jam flugis kaj alportis morton al li. Sed aliuloj sciigas, ke unu el la filoj Amiklo estis ŝparita, simile kiel lia fratino Ĥloriso.

Kiam tiun teruraĵon eksciis ilia patro Amfiono, enpuŝis glavon en sian bruston. Ne tiel Niobo - en sia despero etendis manojn al la diino, sed ne petis. Denove ripetis, ke ŝi estas pli feliĉa, ĉar ŝi ĉiam havas pli da filoj ol havas Leto.

En tiu momento falis per sago mortfaligita ŝia plej maljuna filino, poste la dua kaj ankaŭ pliaj. Fine restis nur la plej juna Ĥloriso. Nur tiam estis fierego de Niobo rompita kaj ŝi petis, ke estu retenita al ŝi almenaŭ tiu unusola, la lasta, filino. Ne okazis tiel. Por ĉio jam estis malfrue - Niobo transformiĝis en ŝtonon, en statuon, kies okuloj ĉiam verŝas larmojn. Tiel ŝi estis transportita en sian naskiĝlandon, ĝis monto Spilo, kie ĝi staras ĝis nun.

Ploranta roko sur monto Sipilo

En alia versio reĝo Amfiono kaj lia frato Zeto atakis sanktejon de dio Apolono, sed tiu ĉi vana provo finiĝis per ilia morto - ambaŭ restis kuŝantaj kun sago en sia brusto.

Rebrilo en arto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi okazaĵo pri Niobo logis multajn artistojn al belartan prilaboron:

  • statuaron de "Niobo" kreis krom aliaj ankaŭ Skopaso kaj Praksitelo
  • statuo de "Fuĝanta filino de Niobo" estas en pariza Luvro
  • bildo "Morto de gefiloj de Niobo" de Jacop Negretti (el tempo ĉirkaŭ jaro 1590) estas en Praga burgo
  • mito pri "Niobo venis en konatecon kun prilaboro en Ovidia verko Metamorfozoj
  • operon "Patrino Niobo" komponis slovaka verkisto Vojtech Didi

Kaj por interesaĵo - nove malkovrita elemento proksima al tantalo estas nomata niobio (simbolo Nb)

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Niobé en la ĉeĥa Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]