Ungomikozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piedfingroj kun ungomikozo

Ungomikozoungofungozo estas afekcio de la ungo ĉe kiu ĝi aspektas kiel farita el kalko. Ĝi estas pli dika, pli rigida kaj pli rompiĝema.

La kaŭzo povas esti ke pro malbonaj angioj la produktado de la ungo estas tiel ĝenata ke ĝi povas akiri la aspekton de kalka ungo.

Plej ofte tamen estas mikozo, invado de ŝimaĵoj en la ungo kiuj estas malfacile forigeblaj. Oni povas tute forigi la ungon, aŭ iu devas, dum la tuta periodo necesa por kreskigi novan ungon, uzi medikamenton kontraŭ ŝimaĵon. Tio povas daŭri tamen 6 - 9 monatojn. Flegado plej ofte ne estas necesa, ungomikozo estas antaŭ ĉio "kosmetika problemo". Per aliaj vortoj, "ili ne belaspektas".

Riskogrupoj estas diabetuloj, personoj pli aĝaj ol 60 jaroj kaj personoj kun malbona trasangado de la angioj.