Barelfaristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barelfaristo dum laboro.
Nepreta barelo.
Barelfaristo dum laboro Zuiderzeemuseum Holland.

Tradicie, la barelfaristo estas homo, kiu faras barelojn, tinojn, sitelojn, kaj aliajn objektojn el ligno.

Post apero de la plastaj ujoj kaj bareloj, la barelisto ĉefe faras altkvalitajn lignajn bareletojn por ornamaĵo.

Dum lia laboro la unua paŝo estas la farado de daŭboj: tiel li fendas, aŭ segas, tabuletojn kaj konvene frezas ilin (maldikigas la internon por elastigi ĝin). Poste li mallarĝigas la finojn de la daŭboj kaj oblikvigas la randojn. Samtempe li faras la fundojn, kies randojn li pintigas. La prilaboritajn daŭbojn li vaporumas, per barelbendoj (ringegoj) kuntiras ilin. Poste li frezas la randojn de la barelo kaj frezas fendon por la barelfundoj ene de barelo. Fine li alŝutas la fundojn kaj boras la necesajn truojn.

Pliaj specialaj iloj, esprimoj laŭ Esperanta Bildvortaro:

  • barel(truo)-borilo
  • gaŭgo-stango
  • stegframa segilo
  • daŭbo-premilo
  • (ligna) bendo-ŝovilo
  • maleo
  • ligna bendo
  • toporo
  • dupersona rabotilo
  • kaviga adzo
  • fera bendoŝovilo
  • tirtranciloj (ronda, rekta, kurba)
  • tranĉ-benko
  • prem-pedalo, -kapo
  • premselo
  • barelkorpo, bendo
  • spil-truo, ŝtopilo
  • kanelrabotilo (por fari ark-formajn kanelojn en la barelfundon)
  • tajl-benko
  • daŭbfleksa maŝino
  • vaporizilo por daŭboj
  • vaporiza kloŝo
  • interna rabotmaŝino
  • kaneliga maŝino