Tabakmozaikviruso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tabakmozaikvirusotabaka mozaika viruso (TMV) estas ĉirkaŭ 300 nm longa kaj 18 nm dika stangoforma viruso, kiu konsistas el unuĉena ribonuklea acido de ĉirkaŭ 6400 bazoj kaj el ĉirkaŭ 2100 identaj kovraj proteinoj. Ĝi infektas senescepte plantojn, precipe tabakplanton, sed ankaŭ paprikon, tomaton. Ĝi ne infektas bestojn aŭ mikroorganismojn. La TMV atingis historian signifon, ĉar oni unuafoje pruvis per ĝi transdonon de malsano sen partopreno de bakterio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni donas kiel plej malnova fonto la germanan Adolf Mayer (1882) en Nederlando kaj Dmitrij Ivanovskij (1892) en Rusio. Majer kaj Ivanovski pruvis, ke la mozaika malsano de la tabakplantoj estas transdonebla per senbakteria ekstrakto al sana planto (horizontala transdono). Ses jarojn poste la malkovron konfirmis la nederlanda Martinus Willem Beijerinck. Oni izolis kaj kristaligis la viruson unuafoje en 1935.

Damaĝo kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

klorozo pro TMV ĉe Euphorbia viguieri

La tabakmozaikviruso kaŭzas la ekonomie gravan mozaik-malsanon de la tabako. Ĝi infektas ankaŭ grandan sortimenton de kultivplantoj kaj ornamplantoj el pli ol 9 plantaj familioj. Ĝi facile transdoniĝas, ekz. per rekta kontakto inter la plantoj, per plantosuko, ĉe kelkaj plantoj per semgrajno kaj ĉefe per la agrikultura kultivado, traktado de la infektitaj plantoj. Ĝi estas varmorezista - male al aliaj plantaj virusoj - kaj tre bone kontraŭstaras la varmegon. Pro ties propreco, ĝi estas verŝajne la plej disvastiĝanta viruso sur la mondo kaj ne hazarde la unua priskribita viruso.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dimitrij Ivanovskij (1892). In: Izvestija imperatorskoj Akademii Nauk. 35, 67.
  • Mayer, A. (1886): Ueber die Mosaikkrankheit des Tabaks. In: Die landwirtschaftlichen Versuchs-Stationen. 32, 451–467.