Agorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Agorio (sanskrite अघोर, aghorī) estas miljara radikala, religia komunumo, sekto de ŝivisma tantra hinduismo en Barato. Ĉar ĝi rompas la tradiciajn, sociajn, sociologiajn tabuojn, konvenciojn de la hindua socio, plimulto de la indua socio rifuzas ĝiajn vivstilon, kutimojn. Ĝia nomo baziĝas sur Aghora, kromnomo de Ŝivo. Ĝiaj membroj estas traktataj kiel saduoj.

La sekto estas posteulo de fifama tantra sekto de la kapalikoj, la sekto mem ligas sian originaon al Kina Rama, vivinta verŝajne en la 18-a jarcento.

Agorioj estas konataj pro sia tre forta asketismo, pro kio la nombro de ĝiaj sekvantoj estas eta, ĉirkaŭ mil, kies plimulto vivas en Varanasio, kie troviĝas tombo de Kina Rama.

Ili vivas proksime al kadavro-forbruligejoj kaj ili rimarkeblas pri uzo de kranio kiel almozpeta ujo, kiu devas konstante memorigi pri la forpaso. Ili intence esprimas sin kiel "frenezuloj“ en lingvaĵo kaj konduto. Ili manĝas do partojn de kadavroj (tiel do krudan karnon aŭ viandon), ĉar ili taksas ilin senspirita materialo. Ili ankaŭ konsumas alkoholaĵojn, uzas cindron de kadavroj, praktikas sekson.