Stolo (liturgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papo Benedikto la 16-a vestita per la paŝtista stolo

Stolo, (el la latina Stola, greke stoλή = vesto el stέλλω = vesti) estas ornato de la Katolika liturgio, utiligita tamen ankaŭ de aliaj kristanaj konfesioj, aranĝita per stofa strio ofte brodita, kies liturgiaj koloroj varias laŭ la liturgia tempo. Temas pri aludo al sanktaj tekstoj, kaj reprezentas la mildan jugon de la Mateo (11,30): "ĉar mia jugo estas facila kaj mia ŝarĝo estas malpeza”.

Ĝia formo: longo 200-250 cm. kaj larĝo 8-10 cm.

Utiligo[redakti | redakti fonton]

Ĉar temas pri distinga elemento propra de la ordinita ministro, en la celebroj kaj en publikaj ritoj gravas ke la sacerdoto ĉiam surmetu la stolon, ankaŭ sub la kazublopluvialo:

Anglikana diakono surmetita per violkolora stolo
  • la diakono ĝin surmetas, ekde la maldekstra ŝultro al la dekstra flanko.
  • la presbitero ĝin descendigas ekde la ŝultroj ĝis la kruroj (iam oni ĝin krucigis nivele de la brusto)[1].
  • la episkopo kiel la presbitero, sed ne ĝin krucigas[2].

Iam kutime la sacerdoto surmetanta la stolon, antaŭ la mescelebro, preĝadis tiel: “Donu al mi, Sinjoro, la stolon de la senmorteco, kiun mi perdis pro la peko de la prapatroj; kaj se spite de mia sendigno mi aliras viajn santajn misterojn, faru ke mi ricevu same vian gracon”. [3]. Fakte, la devoteco igis la stolon simbolo de la “riveroj de viva akvo descendantaj sur la elektitojn” (Evangelio laŭ Johano 7,38).

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino datiĝas en la unuaj jarcentoj de la liturgia uzo. Pri ĝi estas parolate en diversaj koncilioj kaj en la Proksima Oriento kaj en Okcidento, kiuj normigas la uzon, kutime pro la samaj liturgiaj servoj kaj simboloj, kvankam kun etaj variaĵoj en la formo kaj en liturgiaj destinoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ludovico Trimeloni, Compendio di liturgia pratica, tria eldono, Milano, 2007
  • Les origines de la culte chrétien, Paris, 1925
  • Pietro Siffrin, Stola, 1953
  • Katolikaj enciklopedioj:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. D. Sacra Congregazione dei Riti 1637,3
  2. Ritus Servandus, I, 4
  3. Redde mihi, Dòmine, stolam immortalitàtis, quam pèrdidi in praevaricatione primi parèntis; et quamvis indignus accèdam ad tuum sacrum mystèrium, mérear tamen gàudium sempitérnum

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]