Endoskopio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fleksebla endoskopo (fibroskopo)

En medicino, endoskopio estas la ekzamenado aŭ esplorado pere de endoskopo:

Endoskopo (el la malnovgrekaj vortoj ἔνδον éndon ‚interne‘ kaj σκοπεῖν skopein ‚observi‘) estas tubeca ilo, per kiu ekzameneblas kaj ankaŭ prilaboreblas la interno de vivantaj organismoj, sed ankaŭ de teknikaj kavaĵoj. Origine la ilo evoluiĝis por medicina diagnozotrova ekzamenado de homaj kavaĵoj (ekzemple la intesta sistemo de buŝo ĝis anuso, la spira sistemo kun naza kavaĵo, traĥeo kaj pulmo, el la urina sistemo la ureteroj, la urina veziko kaj la uretroj, aŭ el la reprodukta sistemo la utero). Nuntempe endoskopoj ankaŭ uziĝas por mikroĥirurgiaj operacioj de homoj kaj bestoj, kaj en la industrio por ekzamenado de malfacile atingeblaj teknikaj kavaĵoj.