Transago (komputado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Transago oni nomas sisekvon de programpaŝoj, logike koheraj, kiuj transkondukas sistemon de integra stato al alia integra stato.

Jen ekzemplo: Sistemo administranta la partoprenantojn de aranĝo povas trakti aliĝon de familio laŭ la sekvaj paŝoj:

komenco de la transago
registri la familianojn en la partoprenantolisto
aktualigi la kotizo- kaj kostotabelon
eltrovi liberan ĉambron
rezervi litojn en la ĉambro
fino de la transago

La principo P-I-K-A[redakti | redakti fonton]

La sistemo plenumanta transagojn certigu, ke el ili ĉiu estu P-I-K-A:

  • Persista: la ŝanĝoj faritaj de la transago konserviĝu.
  • Integra: se la sistemo antaŭ la transago estis en integra stato, ĝi estu ankaŭ poste en integra stato.
  • Kompleta: la transago okazu tute aŭ tute ne. Se dum la transago okazis eraro, la jam faritaj ŝanĝoj malfariĝu.
  • Aparta: pluraj samtempaj transagoj ne ĝenu unu la alian.