Urba parko de Antonín Dvořák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urba parko de Antonín Dvořák en Karlovy Vary

La urba parko de Antonín Dvořák estas la plej ĉarma angulo de la urbo Karlovy Vary. La parko estis planita kaj farita dum la 70-a jaroj de la 19-a jarcento - do estas jam pli ol centjara. Krom la vintraj monatoj, ĝi estas bunta - multkolora loko -primtempe ĝi verdiĝas kaj dum la jarsezonoj diboĉaj koloroj ŝanĝiĝas kaj la parko allogas vizitantojn ne nur al ripozo, sed ankaŭ al fotografado. Interesaj estas travidoj kaj diversflankaj vidoj -

  • aŭ al la moderna konstruaĵo de sanatorio - banejkomplekso Thermal,
  • aŭ al la "soldata kuracdomo" - en ĝia subtera etaĝo elfluas unu el multaj kurac-fontoj, t.n. "Parka Fonto".
  • Preter flanka muro de la Soldata Kuracdomo oni povas vidi "parkan kolonaron". Tiu ĉi belega kolonaro estas restaĵo de secesia metala kolonaro kun restoracio, verandoj kaj muzik-pavilono. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1880-81 laŭ projekto de famaj vienaj arkitektoj Fellner kaj Helmer. Sed el ĝi restis nur la kolonaro, kiun oni rekonstruis dum la jaroj 2000-1 kaj apartenas al ŝtataj kulturaj memorindaĵoj. En la mezo de la parko de Antonín Dvořák estas lageto, kiu kun multaj floroj kaj diversaj raraj arboj, arbustoj, plorsalikoj kune kun statuoj kreas romantikan trankvilejon.

En la parko estis lokita al la 70-a datreveno de morto de Antonín Dvořák lia statuo. (A. Dvořák naskiĝis en la jaro 1841 kaj mortis en la jaro 1904) - do estis tio en la jaro 1974 80 jarojn post la unua prezento en Eŭropa kontinento de lia simfonio "El Nova Mondo". Post lia reveno el Ameriko eksonis tonoj de tiu ĉi simfonio en Karlovy Vary en koncerthalo en "Poŝta Korto". La bronza statuo de Antonín Dvořák estas 3 metrojn alta - aŭtoro estas karlovara skulptisto Karel Kunes. En flanka parto de SOLDATA KURACDOMO profunde en sub-ter-etaĝo elfluas parka fonto (SADOVÝ PRAMEN), kies varmo estas 43,50 Celsius-gradoj. La soldata kuracdomo (Vojenský lázeňský ústav) estis konstruita en la jaroj 1850-1855 laŭ projekto de arkitekto Václav Hagenauer. En la jaro 1905 ĝi estis renovigita kaj plialtigita je unu etaĝo. De ĝia ekesto ĝi servas ĉefe por soldatoj.