Remao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Remao[1][2] (de la greka ῥῆμα, t.e. parolo, eldiro, verbo) estas la informa parto de komunikaĵo (de frazo), tio nova, kion la parolanto volas komuniki al la aŭskultanto pri (aŭ kadre de) la temo.

Por determini remaon oni provu rekonstrui demandon, por kiu la koncerna frazo plej konvene povus esti respondo. Ekz-e:

  • Hieraŭ mi vidis Petron. (Kiun mi vidis? — Petron.)
  • Petron mi vidis hieraŭ. (Kiam mi vidis Petron? — Hieraŭ.)
  • Hieraŭ Petron vidis mi. (Kiu vidis Petron hieraŭ? — Mi.)
  • Hieraŭ mi Petron nur vidis. (Kion faris?Vidis [sed ne parolis kun li].)

Terminologia noto[redakti | redakti fonton]

La angla lingvoscienco hezitas inter rhema, focus, comment, core; la tri unuaj sporade estas paŭsataj en Esperanto. NPIV preferas «komento»n[3].

El la tri vortoj remao estas la plej termineca, nemiskomprenebla kaj internacia. Ĝia malavantaĝo estas, ke ĝi estas aparta radiko (alia maniero rigardi ĝiajn precizon kaj nemiskompreneblon).

Komento estas iom misgvida, ĉar en Esperanto tiu vorto indikas ion malĉefan, kroman (la ĉefa teksto — kaj aldonitaj komentoj, glosoj, indekso kaj aliaj akcesoraĵoj); dum remao, male, estas la plej grava parto. Anglalingve comment estas iom pli vastasenca kaj malpli malkonvena ol en Esperanto.

Fokuson oni povas miskompreni kiel emfazon, tiom pli probable, ke remao ja estas la interesaĵo kaj ofte estas markita per emfazo. Tamen remao ne estas emfazo; ankaŭ la temon oni iam povas emfazi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Koutny I.: Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado, Poznań, 2003.
  2. ReVo  remao en ReVo .
  3. NPIV, komento(2).