Saltu al enhavo

Ĝemelidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝemelidoj
Dato de malkovro 1862
Patra korpo 3200 Faetono
Radianto
Konstelacio Ĝemeloj
Rektascensio 07h 28m
Deklinacio 32°
Ecoj
Aktiva dum 7-a ĝis 17-a de decembro
Maksimumo 14-a de decembro
Rapido 35 km/s
Zenita hora ofteco 75
Listo de meteorfluoj
vdr

La ĝemelidoj estas meteorfluo kiu aktivas de la 7-a ĝis la 17-a de decembro, kun maksimumo atingita je la 14-a tago de tiu monato. Ĝia radianto situas en la konstelacio de la Ĝemeloj, en regiono kiu proksimas la stelon Kastoro.

Ili estas kaŭzitaj de la objekto 3200 Faetono, malgranda, ne tre hela apolona asteroido, kun tre discentra orbito. Tio igus la Ĝemelidojn, kune kun la Kvadrantidoj, la nuraj gravaj meteorpluvoj ne devenantaj de kometo. La meteoroj de tiu ĉi pluvego estas malrapide moviĝantaj, povas esti viditaj en decembro kun plej alta intenseco en la mateno de la 14-a de decembro. La meteorfluo estas tre aktiva: Lastatempaj pluvegoj vidigis 120-160 meteorojn po horo sub optimumaj kondiĉoj, ĝenerale ĉirkaŭ de la dua ĝis tria horo laŭ loka tempo. Ĝemelidoj unue estis observitaj en 1862, multe pli lastatempe ol aliaj pluvegoj kiel la Perseidoj (36 p.K.) kaj Leonidoj (902 p.K.).

Surbaze de datumoj de la esplormisio Parker Sun Probe, studo de 2023 proponis ke la Ĝemelidoj eble estis formitaj pro la katastrofa disrompo de kometo kiu krom Faetonon formis la asteroidojn 2005 UD kaj 1999 YC.

  • Teksto baze de la enkonduko de la anglalingva koncerna artikolo, ampleksigita je la stato de 14-a de novembro 2023 - referencojn, kiuj ĉiukaze estas anglalingvaj, vidu tie.