Hurdo (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
duetaĝa hurdo (provo de rekonstruo de Eugène Viollet-le-Duc).
rekonstruita hurdo ĉe la turo sur la murkrono en Carcassonne, Francujo.
Rekonstruitaj hurdoj, kastelo de Castelnaud, Dordogne, Francujo.

Hurdo estas surtegmentita kaj kantilevra defendkoridoro el ligno sur urbo- kaj burgmuro ekde la malfrua mezepoko. Ĝi servas al la defendado.

La kantilevra parto de la defendkoridoro estis apogita sur lignaj traboj, kiuj estis fiksitaj en murtruoj aŭ sidas sur ŝtonaj konzoloj. Hurdoj povas esti unuetaĝaj aŭ duetaĝaj (“duobla hurdo”). La al la ekstero direktantaj vandoj konsistas el lignaj tabuloj kaj havis paftruojn. Sur la kantilevra malsupra parto de la hurto estis aperturoj por elĵeti ŝtonojn aŭ ŝuti varmegajn fluidaĵojn. Tiuj truoj havis la samajn celojn kiel la maŝikuloj ĉe ŝtonaj defendkoridoroj, kiuj ofte estis en Francujo kaj Supra Italujo.

Simile al hurdo estas surkonstruaĵoj el ŝtono en formo de orielo, la t.n. „bataldometoj“ (defendorieloj). Lige kun turoj, paftruoj, defendkoridoroj kaj defendorieloj la hurdoj ebligas pli bonan defendadon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horst Wolfgang Böhme (Hrsg.): Burgen in Mitteleuropa. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1999, S. 230.
  • Horst Wolfgang Böhme, Reinhard Friedrich, Barbara Schock-Werner (Hrsg.): Wörterbuch der Burgen, Schlösser und Festungen. Philipp Reclam jun. GmbH & Co., Stuttgart 2004, ISBN 3-15-010547-1, S. 159.