Ĉarpentabelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xylocopa virginica en Usono.

Ĉarpentabeloj estas specioj de la genro Xylocopa (Ksilokopo) de la subfamilio Ksilokopenoj de abeloj. La genro enhavas ĉirkaŭ 500 abelspeciojn en 31 subgenroj.[1] La komuna nomo "Ĉarpentabelo" derivas el ilia nestokutimo; preskaŭ ĉiuj specioj trunestas en malmola plantomaterialo tiel kiel mortinta lignobambuo. La ĉefaj esceptoj estas specioj de la subgenro Proxylocopa; ili fosas nestotunelojn en taŭga grundo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Minckley, R. L. (1998). "A cladistic analysis and classification of the subgenera and genera of the large carpenter bees, tribe Xylocopini (Hymenoptera: Apidae)". Scientific Papers. Natural History Museum, University of Kansas. 9: 1–47. doi:10.5962/bhl.title.16168. Alirita la 7an de oktobro 2019.