Aimo Rantanen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aimo RANTANEN naskiĝis en 1954 en Vaajakoski, Kampara komunumo de Jyväskylä unu el la tri vilaĝoj de la Kampara komunumo de Jyväskylä, Finnlando. Li laboris kiel gazetportisto, ĝardena kaj mueleja laboristo, purigisto kaj domzorgisto kaj fine trovis laboron en bibliotekoj de la Jyväskylä-regiono. Dum unu jaro li prezidis la verkistan asocion Kynäri. Inter 1997 kaj 2002 li estis redaktoro de Esperantolehti, la heroldo de Esperanto-Asocio de Finnlando. Li emeritiĝis en 1999.

Ekde la fino de la jaro 2001 ĝis marto 2006 Aimo Rantanen redaktis leterojn, senditajn al la magazino MONATO.