Saltu al enhavo

Christine Nöstlinger: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Christine NÖSTLINGER''' (naskiĝinta en la 13-a de oktobro 1936 en Vieno) estas bonkontata aŭstra verkistino. Ekde la komenco de la 1970-aj jaroj ŝ...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:47, 6 apr. 2014

Christine NÖSTLINGER (naskiĝinta en la 13-a de oktobro 1936 en Vieno) estas bonkontata aŭstra verkistino. Ekde la komenco de la 1970-aj jaroj ŝi nombriĝas inter la plej gravaj porinfanaj kaj porjunularaj verkistinoj de Germanlingvio.

Karakterizaĵoj de ŝia kreado

En siaj ofte eĉ socikritikozaj libroj, kies stilo adaptiĝas al la infana kaj junulara esprimmaniero, ŝi precipe okupiĝas pri la problemo de aŭtoritato kaj emancipiĝo. Ŝi ricevis multajn premiojn, i.a. Deutscher Jugendbuchpreis por Wir pfeifen auf den Gurkenkönig (de 1972) aŭ Hans-Christian-Andersen-Preis (en 1984) por sia kompleta verkaro.

Krom tiajn librojn ŝi verkis ankaŭ lirikaĵojn en la dialekto viena kaj tekstojn por gazetoj, radio kaj televido. La verkistino edziniĝis al la verkisto Ernst Nöstlinger.

Verkoj (elekto)

  • Die feuerrote Friederike (1970)
  • Die Kinder aus dem Kinderkeller (1971)
  • Ein Mann für Mama (1972)
  • Maikäfer flieg! (1973)
  • Ilse Janda, 14 (1974)
  • Die unteren sieben Achtel des Eisbergs (1978)
  • Das Austauschkind (1982)
  • Am Montag ist alles ganz anders (1984)
  • Geschichten vom Franz (serio: 1984-2011)
  • Haushaltsschnecken leben länger (1985)
  • Der geheime Großvater (1986)
  • Man nennt mich Ameisenbär (1986)
  • Die nie geschriebenen Briefe der Emma K., 75 (1988)
  • Der Zwerg im Kopf (1989)
  • Einen Löffel für den Papa (1989)
  • Feriengeschichten vom Franz (1989)
  • ABC für Großmütter (1999).

Literaturo

  • Sabine Fuchs: Christine Nöstlinger. Eine Werkmonographie. Dachs Verlag, Wien 2001, ISBN 3-85191-243-8.
  • Sabine Fuchs, Ernst Seibert (eld.): … weil die Kinder nicht ernst genommen werden. Zum Werk von Christine Nöstlinger. Sammelband des internationalen Symposions, Praesens 2003, ISBN 3-7069-0187-0.
  • Christine Nöstlinger: Geplant habe ich gar nichts. Aufsätze, Reden, Interviews. Zum 60. Geburtstag. Dachs Verlag, Wien 1998, ISBN 3-85191-087-7.

Eksteraj ligiloj