Ákos Bihari

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BIHARI Ákos estis hungara aktoro, teatrestro naskita en Nagyvárad la 26-an de decembro 1873 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de februaro 1924.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li debutis en 1892. Li vagadis ses jarojn kun provincaj trupoj, poste li ludis en Koloĵvaro kaj ekde 1900 li dungiĝis al la budapeŝta Vígszínház, en 1902 al Jenő Janovics en Szeged. Ekde 1905 li direktis la teatron de Kecskemét ĝis la printempo de 1908. En la komenco de la 20-aj jaroj li trairis la landon kun siaj memstaraj programoj. Ekde 1921 li iĝis la ano de la budapeŝta Nacia Teatro ĝis sia morto.

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Bánk bán (Katona J.);
  • Edgar (Shakespeare: Lear király);
  • Tell Vilmos (Schiller);
  • Féja Dávid (Szabolcs Fényes: Kurucz Féja Dávid);
  • Szatyin (Maksim Gorki: Éjjeli menedékhely);
  • Viola (Ede Szigligeti.: Viola, az alföldi haramia);
  • Csonka Márton (Csepreghy F.: Sárga csikó);
  • Cyrano (Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac);
  • Radnóthy Kálmán (Kampis J.: Radnóthyné);
  • Helmer (Ibsen: Nóra);
  • Csongor (Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde);
  • Tasnády (Szécsy F.: Utazás az özvegy felé);
  • Pataki Ákos (Beöthy L.: Fölösleges férjek).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon