Árpád Pál

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PÁL Árpád (pa:l) rumanuja hungara matematikisto, astronomo (Hoghia, 25-a de junio 1929Kluĵo, 21-a de julio 2006)

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon li finis en Gheorgheni kaj Odorheiu Secuiesc; la universitaton li komencis en la Bolyai Tudományegyetem en fakoj pri matematio-fiziko (1949–52), kaj li ricevis diplomon kaj doktoriĝis en Moskva Ŝtata Universitato en 1957. Li estis ĉefesploristo en Astronomejo de Kluĵo, lektoro en Bolyai Tudományegyetem (1956–59), preleganto en Universitato Babeş-Bolyai (1961–72), pli poste profesoro, inter 1985-89 vicrektoro; universitato profesoro ĝis sia pensiiĝo (1995). Li estis respondecredaktoro de Studia Universitatis (1976–84), pli poste iĝis vicĉefredaktoro (1984–89), la ĉefredaktoro de Matematikai Lapok (1979–89), la fondantĉefredaktoro de la Astronomical Journal ekde 1991. Liaj studoj, artikoloj aperis en Korunk, Utunk, Új Élet, Unser Weg, Igazság. Sub lia gvido fondiĝis en Kluĵo spacesplora lernejo, konstruiĝis la moderna universitata astronomejo en la suda angulo de la Botanika Ĝardeno. Li estis kunulaŭtoro de pluraj universitataj lernolibroj en rumana lingvo. Li estis unu el fondintoj de la Eŭropa Astronoma Societo, ekde 1994 li estis la prezidanto de la Rumana Astronoma Komisio. Li tradukis faklibrojn el rumana lingvo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Veress Zoltán: Hold- és csillaginterjú. Utunk 1984/50.
  • Heinrich László: Az első kolozsvári csillagda. Kv. 1978. 80-81.
  • Reisz Katalin: Tudomány és közélet őrhelyén. Új Élet 1984/21.
  • Manfred Schneider: Himmelsmechanik II. Systemmodelle. Mannheim-Leipzig-Wien-Zürich 1993.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.