Saltu al enhavo

Çıldır

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Çıldır · Հիւսիսեան · ჩრდილი
urbeto
Çıldır (Turkio)
Çıldır (Turkio)
DMS

Map

Mapo
Regiono orienta Anatolio
Provinco Provinco Ardahan
Geografia situo 41° 8′ N, 43° 8′ O (mapo)41.12888888888943.132777777778Koordinatoj: 41° 8′ N, 43° 8′ O (mapo)
Poŝtkodo 75xxx
Telefona kodo (0090)+ 478
Aŭtokodo 75
vdr
kaj la kastelo Kaĵi (ქაჯის ციხე), turke Şeytan Kalesi ("diabla burgo"), kies origino supozeble estis la regno Urarto (9-a ĝis 6-a jc. antaŭ nia erao)

Çıldır (jen turke, armene Հիւսիսեան/Hiusisean; kartvele ჩრდილი/Ĥrdili, ruse Чилдыр) estas urbeto kaj distrikto en Turkio. Administre ĝi apartenas al la provinco Ardahan kaj la regiono orienta Anatolio. Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 9 833 loĝantoj sur areo de 988 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 loĝantoj/km². La distrikta areo de Çıldır rekte limas al la limo al Kartvelio, de la loĝloka centro ĝis la limo estas 12 kilometroj. La urbeto kaj distrikto situas inter la lago Kartsaĥi (კარწახის ტბა) norde (kiu jam situas duone en Kartvelio) kaj la lago turke Çıldır Gölü sude, kies suda duono jam apartenas al la provinco Kars.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]