Óbudavár
Óbudavár [ObudavAr] estas tre malgranda vilaĝo kaj municipo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonfüred. La vilaĝnomo signifas: malnova-Buda-fortikaĵo.
Bazaj informoj
- Areo: 3 km²
- Loĝantaro: 50
- Poŝtkodo: 8272
- Telefonprefikso: 87
Geografio
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo (Óbudavár konsistas nur el unu strato. Balatono troviĝas 8, Révfülöp 16, Tapolca kaj Balatonfüred po 25, Veszprém 30 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1413 en formo "Budavary". En 1959 kolĥozo formiĝis. La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj ne estas en Óbudavár.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno de 1839
- fonto kun lavejo