Ĉambro de Deputitoj de Paragvajo
Etoso
La Ĉambro de Deputitoj de Paragvajo (hispane Cámara de Diputados) estas unu el du partoj de la duĉambra parlamento de la sudamerika ŝtato Paragvajo - la alia parto estas la Senato de Paragvajo.
En la Ĉambro de Deputitoj laŭ proporcia balotsistemo elektiĝas 80 deputitoj por ofictempo de po kvin jaroj. La parlamentejo situas en la nacia ĉefurbo Asunciono.
Balotoj
La lastaj parlamentaj balotoj okazis la 20-an de aprilo 2008.