Ĉambro de Deputitoj de Urugvajo
La Ĉambro de Reprezentantoj de Urugvajo aŭ historie Ĉambro de Deputitoj (hispanlingve historie Cámara de Diputados, nun Cámara de Representantes) estas unu el du partoj de la duĉambra parlamento de la sudamerika ŝtato Urugvajo - la alia parto estas la Ĉambro de Senatanoj de Urugvajo (Cámara de Senadores). Kune la du ĉambroj nomatas la "Ĝenerala Asembleo de Urugvajo" (Asamblea General).
En la Ĉambron de Deputitoj per ĝenerala baloto laŭ proporcia balotsistemo elektiĝas 99 deputitoj por ofictempo de po kvin jaroj. La parlamentejo situas en la nacia ĉefurbo Montevideo.
La lastaj parlamentaj balotoj okazis la 29-an de novembro 2009.