Saltu al enhavo

Ĉambro de Deputitoj de Urugvajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉambro de Deputitoj de Urugvajo
emblemo
ĉambro de reprezentantoj
elektita leĝdona ĉambro Redakti la valoron en Wikidata
Landoj Urugvajo vd
Sidejo Montevideo
Retejo Oficiala retejo
vdr
la parlamentejo

La Ĉambro de Reprezentantoj de Urugvajo aŭ historie Ĉambro de Deputitoj (hispanlingve historie Cámara de Diputados, nun Cámara de Representantes) estas unu el du partoj de la duĉambra parlamento de la sudamerika ŝtato Urugvajo - la alia parto estas la Ĉambro de Senatanoj de Urugvajo (Cámara de Senadores). Kune la du ĉambroj nomatas la "Ĝenerala Asembleo de Urugvajo" (Asamblea General).

En la Ĉambron de Deputitoj per ĝenerala baloto laŭ proporcia balotsistemo elektiĝas 99 deputitoj por ofictempo de po kvin jaroj. La parlamentejo situas en la nacia ĉefurbo Montevideo.

La lastaj parlamentaj balotoj okazis la 29-an de novembro 2009.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]