Ĉefadministrejo de Krupp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Konserviĝinta ĉefadminstrejo de Krupp, konstruita en 1938

De la iama ĉefadminstrejo de Krupp en la Okcidenta Kvartalo de Essen postrestis nur ankoraŭ unu domo ĉe stratangulo Westendstraße / Altendorfer Straße. La fakta ĉefa domo kun sidejo de Friedrich Krupp AG, ankaŭ nomata turdomo, troviĝis norde de la strato Altendorfer Straße. Post gravaj militaj detruoj ĝi estis simplige riparata kaj en 1976 malkonstruata. Alia, pli malnova ĉefadministreja domo el la jaro 1874 estis malkonstruata en 2005.

Konserviĝinta domo[redakti | redakti fonton]

La ankoraŭ nun konserviĝinta administrodomo estis konstruata en 1938 kaj apartenas per tio al la plej novaj konstruaĵoj enmeze de la tiama gisŝtalfabriko Krupp. Origine ĉi tie troviĝis la oficejoj de la artilerio-konstruo. La domo, kiu nun apartenas al la Itinero de la Industrikulturo, estis ligita per fermita konektoponto al la tiel nomata turdomo sur la kontraŭa stratoflanko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Das neue Hauptverwaltungsgebäude. En: Kruppsche Mitteilungen, n-ro 8 (de la 25-ade februaro 1911), p. 29 s. (ekzemplero en la historia arĥivo de Krupp)
  • Krupp-Turmhaus wird abgebrochen. En: Kruppsche Mitteilungen, kajero 3 (de julio 1976), p. 38 s. ( ekzemplero en la historia arĥivo de Krupp)