Ĉiopoveco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉionpoveco)
Saltu al: navigado, serĉo
Dio la Patro de Ludovico Mazzolino (1480 – ĉ. 1528)

Ĉiopoveco estas la senlima kaj neelĉerpebla povo, alivorte nefina povo. En la religioj unudiaj ĉi tiu povo estas kutime nur posedata de Dio.

En la filozofio de la plejmulto el la unudiaj religioj la ĉiopoveco aperas kiel unu el la karakterizaĵoj de Dio, inter kiuj sin trovas: ĉioscieco, ĉieesteco kaj ĉiokompateco.

La termino ĉiopoveco uziĝis kun diversaj kaj malsamaj konotacioj. Inter ili:

  1. Dio ne nur povas trascendi la leĝojn de fiziko aŭ de probableco, sed ankaŭ povas trascendi la logikajn verojn (ekzemple, Dio povus krei kvadratan cirklon, aŭ igi ke du plus du egalu al fiŝo), ĉar nenio limigas Dion.
  2. Dio povas interveni en la mondo modifante la leĝojn de la fiziko kaj de la probableco (ekz. Dio povas fari miraklojn), sed estas neebla (kaj sensenca) diri ke Dio povas kontraŭdiri la logikajn verojn.
  3. La ĉiopoveco de Dio ne povas modifi aŭ aliigi la leĝojn de la fiziko aŭ de la logiko; lia ĉiopoveco mezuriĝas laŭ la rego de tiuj leĝoj kiujn ankaŭ Li obeas
  4. Dio povas fari ĉion kio kongruas kun sia naturo mem. Ĉar Supera Estaĵo, ekzistas nenio aŭ neniu kiu povu ekzerci ian povon sur Lin, kiu estas la fonto kaj origino de ĉia povo. La naturo de Dio inkluzivas la logikon kaj pro tio, Dio nenion logike absurdan faras. Dio povas modifi la leĝojn de fiziko ĉar ili ne estas parto de sia naturo (laŭ strikta senco, kvankam ili povas esti lia reflekto), ili estas nur ilo por atingi celon. Tertuliano resumis ĉi tion alimaniere.
Citaĵo
 Laŭ certa senco ekzistas io kio povas esti malfacila eĉ por Dio- Tio estas, io kion Li ne povus fari- ne pro tio ke Li ne povus ĝin fari, sed pro tio ke Li ne volus ĝin fari. Por Dio deziri estas povi kaj ne deziri estas ne povi, ĉio kion Li deziras estas kapabla ĝin entrepreni kaj montri Sian lertecon. 
— Tertuliano, Contra Praxeas, Ĉapitro 10a [1]

Bibliaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la oponantoj al la ideo pri ĉiopoveco dia tion faas baziĝante sur la Biblio. Ili rimarkigas ke la vorto “ĉiopoveco” ne aperas en la Biblio. Ili ankaŭ rimarkigas ke en la rakontoj de la Malnova Testamento Dio agas kun la kreaĵo precipe pere de la persvado kaj nur foje uzante la brutan forton. Teksto el la Nova Testamento uzata por oponi sin al la dia ĉiopoveco estas la aserto de Paŭlo de Tarso laŭ kiu Dio ne povas mensogi (Tito 1:2]). Pri tio, ili argumentas ke ne ekzistas bibliaj kialoj por kredi je la ĉiopoveco kaj ke tiu doktrino estas nur la rezulto de sintezo de la la helenisma doktrino kaj la prakristana primitiva pensmaniero.