Ĉirkaŭremparo de Möbisburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉirkaŭremparo de Möbisburg
La komplekso rempara surmonteta.
La komplekso rempara surmonteta.
La komplekso rempara surmonteta.
burgo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
SituoMöbisburg-Rhoda, kvartalo de Erfurto
- koordinatoj50° 55′ 36″ N, 10° 59′ 32″ O (mapo)50.926710.9921Koordinatoj: 50° 55′ 36″ N, 10° 59′ 32″ O (mapo) [+]

EstiĝoLa-Tène-epoko

Ĉirkaŭremparo de Möbisburg (Turingio)
Ĉirkaŭremparo de Möbisburg (Turingio)
DEC
Ĉirkaŭremparo de Möbisburg
Ĉirkaŭremparo de Möbisburg
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Ĉirkaŭremparo de Möbisburg
Vikimedia Komunejo:  Wallanlage Kirchberg in Möbisburg [+]
vdr
Preĝejo Sankta Denizo

La Ĉirkaŭremparo de Möbisburg troviĝas en la sudokcidenta kvartalo Möbisburg-Rhoda je Erfurto (Germanujo) kaj estiĝis dum La-Tène-epoko. La hodiaŭa formo estas el la tempo de la karolida regado en Turingio. La Merwings-burgo (pli malfrue: Möbis-burgo) donis sian nomon al la vilaĝo.

Situo kaj historio[redakti | redakti fonton]

La pra- kaj fruhistoria remparoburgo situas ĉe la okcidenta fino de la möbisburg-a preĝejomonteto ĉe la rivero Gera.

La kvazaŭ rektangula komplekso estas longa 250 metrojn kaj larĝa 80-130 metrojn. Sude kaj okcidente estas naturaj deklivoj, nur norde la monteto artefarite krutiĝis pro defendokialoj. La ege endanĝerigita orienta parto estas pluse fortikita per alta muro kaj foso.

Legendoj kaj kristanismo[redakti | redakti fonton]

La multo da legendoj pri tiu loko - inkluzive pri la diablo - estas indiko por iama oferejo, eble kultejo por la ĝermana dio Toro. La patroneco de la preĝejo (sub Sankta Denizo) estas tipe por la frankoj. La preĝejo unuafoje dokumente menciitis en 1308. De 1699-1701 fariĝis baroka alikonstruo kaj en 1800 oni novkonstruis la supran parton de la turon el ŝtono. En 1964 ekis restaŭradlaboroj.

Sur la teritorio de la eksa remparburgo, kiu nuntempe estas monumentprotektida, troviĝas krom la preĝejo kaj la tombejo.

Kirka interno[redakti | redakti fonton]

En la kirko estas baroka orgeno de 1780 konstruita de firmao Hesse el [[Dachwig], granda altaro, pentritaj galerioj kun bildoj pri la vivo de Jesuio, baroka predikejo kaj gotikaj eroj (tabernaklo kaj epitafo).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • H. Patze (eld.): Handbuch der Historischen Stätten Deutschlands. Thüringen. 2. eldono, Alfred Kröner Verlag, Stuttgart 1989, ISBN 3-520-31302-2, p. 283
  • Michael Köhler: Heidnische Heiligtümer. Vorchristliche Kultstätten und Kultverdachtsplätze in Thüringen. Jenzig-Verlag, Jena 2007, ISBN 978-3-910141-85-8, p. 204