Oceana transportbendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉirkaŭsudpolusa fluo)
La tutmonda oceana transportbendo sur kontinu-oceana mapo
Termohalina cirkulado

La oceana transportbendotermohalina cirkulado, estas procezo en kiu akvo estas transportata inter la diversaj oceanoj. La transportbendo kaŭzas kelkajn el la diferencoj en la akvopropraĵoj de la oceanoj.

Estas kutime komenci la maran transportilon en la Golfa Marfluo. La varma, sala fluo moviĝas norden laŭ la orienta marbordo de Nordameriko. Pro la intensa malvarmiĝo en la polusa regiono kaj la fakto, ke la akvofluo estas relative densa [1], ĝi sinkas al la fundo de Atlantiko kaj moviĝas suden [2]. Alidirekte, al la antarkta regiono kuniĝas fluo de tre malvarma akvo, kiu subakviĝis pro intensa malvarmiĝo en la Suda Oceano. Same, profunda akvo supreniĝas en la norda Hinda Oceano kaj la norda Pacifika Oceano.

Komence de la transportbendo, la akvo estas relative malvarma kaj tial ebligas la trasportadon de solvita oksigeno en pli alta koncentriĝo. Dank' al ĉi tiu fenomeno estas oksigeno ĉe ĉiu profundo en la oceano. Interalie, la transportbendo kolektas nutraĵojn, kiuj estas rompataj de marvivaro dum konsumado de oksigeno. Kiam la profunda akvo supreniĝas, tiam ili estas riĉaj je nutraĵoj kaj allogas multajn marvivarojn en la areon. Ĉi tiu fenomeno ebligas grandajn areojn de primara produktiveco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La akvoj de la Arkta Oceano estas relative freŝaj danke al la liverado de riverakvo kaj la fandado de glaĉeroj.
  2. Simila procezo ne okazas en la Pacifika Oceano kun la Kuroŝia Fluo, sed ĝi estas malkonektita de la Arkta Oceano, kaj ĝiaj latitudoj estas relative malaltaj, tial la malvarmigo ne estas sufiĉe forta. Estas simila procezo en kiu surfaca akvo sinkas al mezaj profundoj.