Kuroŝia Fluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La oceanaj marfluoj ĉirkaŭ la Japana arkipelago: 1. Kuroŝio. 2. Kuroŝia etendo. 3. Kuroŝia kontraŭfluo. 4. Cuŝima Fluo. 5. Tsugaru Fluo. 6. Sōya Fluo. 7. Oĝaŝia Fluo. 8. Lima Fluo.

La Kuroŝia Fluo (黒潮), konata ankaŭ kiel NigraJapana Fluo (日本海流, Nihon Kairĝū) aŭ Nigra Marfluo, estas nord-fluanta, varma oceana marfluo en la okcidenta flanko de la Nordpacifika Oceanbaseno. Ĝi estis nomita laŭ forta blua aspekto de sia akvo. Simile al la Golfa Marfluo en Norda Atlantiko, la Kuroŝia estas povega limokcidenta marfluo kiu transportas varman ekvatoran akvon polusdirekten kaj formas la okcidentan parton de la Nordpacifika Subtropika Turno. La Kuroŝia Fluo havas gravajn efikojn kaj fizikajn kaj biologiajn procezojn de la Norda Pacifiko, kiel por la transporto de nutraĵoj kaj sedimentoj, por gravaj pacifikaj ŝtormoj kaj por regiona klimato, kaj la la akvoformacio de Pacifika maniero.[1][2][3] Aldone, la grava nutrotransporto rezultas en biologia riĉa ekoregiono kiu subtenas gravan industrion de fiŝkaptado same kiel de diversaj marbestaj retoj. La Sudĉina maro ekzemple havas relative malaltajn nutrokoncentrojn en siaj supraj akvoj, sed diversaj demarŝoj plibonigis biologian produktivecon pro la Kuroŝia Fluo.[4] Pliiĝanta esplorado centrita ĉirkaŭ la reago de la Kuroŝia Fluo al la klimata ŝanĝo antaŭvidas plifortigon en la surfacaj fluoj de tiu okcidenta limfluo kiu kontrastas kun la antaŭviditaj ŝanĝoj en la Golfa Marfluo de la Atlantiko.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hu, Dunxin; Wu, Lixin; Cai, Wenju; Gupta, Alex Sen; Ganachaud, Alexandre; Qiu, Bo; Gordon, Arnold L.; Lin, Xiaopei; Chen, Zhaohui; Hu, Shijian; Wang, Guojian (2015). "Pacific western boundary currents and their roles in climate". Nature. 522 (7556): 299–308. doi:10.1038/nature14504. ISSN 1476-4687.
  2. Das, Prabodha; Lin, Andrew Tien-Shun; Chen, Min-Pen Philip; Miramontes, Elda; Liu, Char-Shine; Huang, Neng-Wei; Kung, Jennifer; Hsu, Shu-Kun; Pillutla, Radha Krishna; Nayak, Kalyani (2021-05-20). "Deep-sea submarine erosion by the Kuroshio Current in the Manila accretionary prism, offshore Southern Taiwan". Tectonophysics. 807: 228813. doi:10.1016/j.tecto.2021.228813. ISSN 0040-1951.
  3. Terazaki, Makoto (1989) "Recent Large-Scale Changes in the Biomass of the Kuroshio Current Ecosystem" en Kenneth Sherman kaj Lewis M. Alexander (eld.), Biomass Yields and Geography of Large Marine Ecosystems (Boulder: Westview) AAAS Selected Symposium 111, pp.37-65. ISBN 0-8133-7844-3
  4. Du, C.; Liu, Z.; Dai, M.; Kao, S.-J.; Cao, Z.; Zhang, Y.; Huang, T.; Wang, L.; Li, Y. (2013). "Impact of the Kuroshio intrusion on the nutrient inventory in the upper northern South China Sea: insights from an isopycnal mixing model". dx.doi.org. Alirita la 12an de Januaro 2022.
  5. Chen, Changlin; Wang, Guihua; Xie, Shang-Ping; Liu, Wei (2019-10-01). "Why Does Global Warming Weaken the Gulf Stream but Intensify the Kuroshio?". Journal of Climate. 32 (21): 7437–7451. doi:10.1175/jcli-d-18-0895.1. ISSN 0894-8755.