Čechy pod Kosířem (kastelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

49° 33′ N 17° 02′ O / 49.550 °N, 17.033 °O / 49.550; 17.033 (mapo)

La kastelo Čechy pod Kosířem.

Čechy pod Kosířem estas nomo de kastelo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Moravio, distrikto Prostějov en samnoma vilaĝo Čechy pod Kosířem. Origine baroka kastelo surloke de renesanca fortikaĵo, rekonstruita en malfruklasikisma stilo. La kastelo estas ligita kun restado kaj kreado de konata ĉeĥa pentristo Josef Mánes. Ĝi estas malfermita por publiko ekde aprilo ĝis septembro.

La konstruaĵon ĉirkaŭas pejzaĝparko, unu el la plej valoraj en tuta Moravio, kompletigita per pluraj romantikaj konstruaĵoj. Tra la parko kondukas aparta instrupado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]