České dráhy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sidejo de České dráhy en Prago

České dráhy, a.k. (mallonge ČD; esperante Ĉeĥaj fervojoj) estas plej grava fervoja kompanio en Ĉeĥio. Ĝi iĝis je la 1-a de januaro 2003[1]. Antaŭe temis pri ŝtata kompanio. Ĝis jaro 2007 zorgis České dráhy ankaŭ pri ŝarĝo, sed en tiu jaro iĝis ČD Cargo, a.k.[2].

Nuntempa ĉefdirektoro estas Ing. Dalibor Zelený [3].

Krom fervoja transporto České dráhy ankaŭ havas unu telferon en Liberec al Ještěd.

Statistikaj datoj [4]

Je la 31-a de decembro 2009 laboris por České dráhy 41 081 dungintoj. Sume priservis 9 420 kilometroj da trakoj, de tio 7 526 km estis unurelaj, 1 858 km estis durelaj kaj 36 kilometroj estis trirelaj. 9 397 km da reloj estis normalŝpuraj. 3 153 km da trakoj estas elektrizitaj.

Je la 31-a de decembro 2012 laboris por České dráhy 26 443 dungintoj.[5]

Tarifo

České dráhy ofertas diversajn biletojn:

Grupaj biletoj

Pro grupoj de minimume du homoj estas oferto de grupa rabato, se oni deziras vojaĝi nur en unu certa regiono de Ĉeĥio, oni povas aĉeti dum semajnfino unu-tagan bileton por grupo de du homoj super 15 jaroj kaj tri homoj sub 15 jaroj. Semajnfinaj biletoj ekzistas ankaŭ en kombinaĵo kun Pollando aŭ kun Germanio.

Biletoj por unu persono

Specialaj biletoj

Se oni scias, je kiu tago oni volas vojaĝi, eblas aĉeti bileton por vojaĝo inter pli grandaj urboj kun rabato. De tiu prezo oni povas ricevi rabaton ankoraŭ kun klienta karto de České dráhy.

Retaj biletoj

Eblas aĉeti unutagajn biletojn por unu regiono aŭ por tuta lando. Tiuj ĉi biletoj ekzistas ankaŭ en kombinaĵo kun Pollando aŭ kun Germanio.

Normalaj biletoj

Se oni veturas je iu pli malgranda distanco, oni devas aĉeti bileton, kies prezo oni kalkulas laŭ kilometroj. De tiu prezo oni povas ricevi rabaton ankoraŭ kun klienta karto de České dráhy.

Dizelmotora trajno tipo 814 kun nomo Regionova uzata plej ofte je personaj trajnoj

Kategorioj de trajnoj

České dráhy havas jenajn kategoriojn de trajnoj:

  • Persona trajno (Osobní vlak) - haltas en preskaŭ ĉiuj haltejoj, kutime sen unua klaso. Plej ofte sen ebleco mendi lokbileton.
  • Senhalta trajno (Spěšný vlak) - simila al persona trajno, sed kun malpli da haltejoj, kutime ankaŭ kun unua klaso.
  • Rapidtrajno (Rychlík) - Konektoj inter pli grandaj urboj, unua klaso preskaŭ ĉiam. Foje grandspacaj vagonoj, foje kupeoj.
  • Eksprestrajno (Expres) - Rapida konekto inter pli grandaj urboj, unua klaso preskaŭ ĉiam. Foje ankaŭ restoracia vagono.
  • InterCity - Rapida konekto inter pli grandaj urboj, unua klaso preskaŭ ĉiam, restoracia vagono ankaŭ.
  • EuroCity - rapida internacia konekto inter plej gravaj urboj, unua klaso preskaŭ ĉiam, restoracia vagono ankaŭ.
  • SuperCity - speciala kategorio por trajnoj, je kiuj oni uzas elektrajn trajnkompletojn 680. Lokbileto deviga. Prezo de lokbileto estas laŭ la tempo de aĉeto kaj distanco de vojaĝo.

Referencoj

  1. http://www.ceskedrahy.cz/skupina-cd/historie/-700/
  2. http://www.ceskedrahy.cz/skupina-cd/historie/fistorie-v-datech/-702/
  3. http://www.ceskedrahy.cz/skupina-cd/organizacni-struktura/predstavenstvo/-800/
  4. http://www.ceskedrahy.cz/assets/skupina-cd/fakta-a-cisla/statisticka-rocenka/statisticka-rocenka.pdf
  5. http://www.ceskedrahy.cz/assets/pro-investory/financni-zpravy/statisticka-rocenka/sr-2012-cze-final.pdf

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj