Ĝenerala Asembleo de Kentukio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapitolo de Kentukio

La Ĝenerala Asembleo de Kentukio (angle Kentucky General AssemblyKentucky Legislature) estas la leĝofara institucio de la usona ŝtato Kentukio. Ĝi konsistas el du apartaj ĉambroj, nome la Kentukia Domo de Reprezentantoj kaj la Senato de Kentukio.

La Ĝenerala Asembleo ekkunveniĝas ĉiujare en la ŝtata Kapitolo en Frankfort, komence de januaro. Ĉiu sesio ne daŭru pli ol 60 tagoj, kaj ĉiukaze finiĝu antaŭ la 15-a de aprilo.

Eksteraj ligiloj