Ĝeneralaj jurprincipoj (Eŭropa Unio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La eŭropuniaj ĝeneralaj jurprincipoj estas parto de la eŭropunia normaro kaj konsekvence trudiĝas kaj al la eŭropuniaj institucioj kaj al la membroŝtatoj.

Ili estas principoj kaj reguloj, kiujn utiligas la eŭropunia juĝistaro okaze de "jura vakuo". Tiuj principoj fontas el la publika internacia juro, el la membroŝtataj jurordoj kaj el la eŭropunia strukturo.

La komunaj principoj el la membroŝtataj jurordoj[redakti | redakti fonton]

Inter ili estas:

  • la principo de la akiritaj rajtoj
  • la principo de la ne-retroefiko de la juraktoj, t.e. ke la aktoj ne povas efiki pri la estinteco
  • la principo de la publikigiteco de la juraktoj, t.e. ke la aktoj povas ekefiki nur post sia publikigo (per afiŝado, oficiala gazeta eldonado, ktp.) aŭ sia rekta informado al la celitoj (per poŝta letero laŭkaze portita de juĝa pedelo...)
  • la principo de la juĝa protekto, t.e. la rajto je proceso
  • la principo de la kontraŭdiskuto, t.e. la rajto de la akuzito povi kontraŭargumenti

La principoj el la eŭropunia strukturo[redakti | redakti fonton]

La agosferaj principoj[redakti | redakti fonton]

Ili enkadrigas la plenumon de la agpovoj inter la eŭropuniaj institucioj kaj inter Eŭropa Unio kaj la membroŝtatoj. Ili estas:

  • la principo de subsidiareco: la agosfero de la Unio estas subsidiara de tiu de la membroŝtatoj, t.e. ke oni kiel eble ofte donas la decidpovon al la instancoj pli proksimaj al la civitanoj, nome ĉi-kaze la membroŝtatoj. Tamen Eŭropa Unio povos preni kompetenton je la duobla kondiĉo, ke la membroŝtatoj misagas aŭ maltro efike agas, kaj ke la Unio kapablas alpreni pli efikajn decidojn
  • la principo de proporcieco: la eŭropuniaj agoj kaj decidoj fariĝu nur proporcie kun la celo, t.e. ke la decido ne estu troa kompare kun la normale necesaj decidoj por trafi la celon

La integrigaj principoj[redakti | redakti fonton]

Ili ebligas kaj faciligas la integrigon ene de la Eŭropa Unio. Ili estas:

  • la principo de superrego de la eŭropunia juro: okaze de "konflikto" inter la juroj eŭropunia kaj nacia, la eŭropunia ĉiam superas la nacian, t.e. ke la eŭropunian juron oni preferu apliki al la nacia
  • la principo de lojala kunlaboro: la artikolo 10 de la traktato pri Eŭropa Komunumo postulas, ke la membroŝtatoj bonfide kaj lojale kontribuu al la plenumo de la celoj de Eŭropa Unio

La ekonomiaj principoj[redakti | redakti fonton]

Inter ili estas:

  • la principo de libera cirkulado (de la homoj, varoj kaj kapitaloj) tra Eŭropa Unio
  • la principo de libera konkurenco
  • la principo de nediskriminacio

La fundamentaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

Ili estas parto de la eŭropuniaj ĝeneralaj jurprincipoj. Tion konstante asertas la eŭropunia juĝistaro por montri, ke tiuj rajtoj kaj principoj apartenas al la komuna eŭropa jura kulturo. Ili estis oficialigitaj de la Konsilio de Eŭropo per la Eŭropa Konvencio pri Gardo de Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj de 1950.

Kvankam Eŭropa Unio ne estas oficiala aliĝinto al la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj, ĝi senĉese donis klarajn signojn favore al tiuj rajtoj:

  • Komuna deklaro de la Konsilio, la Parlamento kaj la Komisiono en 1977, per kiu la tri eŭropuniaj institucioj devontigis sin al respekto de la rajtoj de la Eŭropa Konvencio;
  • Unueca Eŭropa Akto en 1986, kiu referencis al tiuj rajtoj kaj al la Eŭropa Konvencio;
  • Maastriĥta traktato pri Eŭropa Unio en 1992, kiu dispozicias, ke Eŭropa Unio observas la fundamentajn rajtojn agnoskitajn de la membroŝtatoj (ĉiuj EU-membroŝtatoj aliĝis al la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj);
  • Nica traktato en 2001, okaze de kies ellaboro oni alprenis la Ĉarton pri Fundamentaj Rajtoj, kiu kompilis tiujn rajtojn kaj liberecojn (sed devigan valoron tiu ĉarto ne havas);
  • Eŭropa Konstitucio en 2005 (ankoraŭ ne efektiva), kiu inkludas la Ĉarton pri Fundamentaj Rajtoj kaj donas al ĝi devontigan valoron.

Inter tiuj fundamentaj rajtoj oni kalkulas ĉefe:

  • privatajn liberecojn: rajto je privata vivo, je domicilo, libereco je korespondado, je religio, je esprimado...
  • sociajn liberecojn: rajto de proprieto, de asociado, sindikata libereco, principo de egaleco kaj de nediskrimacio...