Ĉuĉe-turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵuĉe turo

La Ĝuĉe-turo aŭ Ĉuĉe-turo, omaĝe al Ĝuĉe-ideologio situas en Pjongjango, ĉefurbo de Nord-Koreio. Ĝi estis konstruita por celebri la 70-an naskiĝtagon de Kim Il-sung. La turo estas inter la plej signifaj memorigaĵoj de la urbo. Kim Il-sung mem proponis la konstruaĵon, onidire.

La turo situas en la orienta flanko de la urbo apud rivero, kontraŭe al Placo Kim Il-sung.

Ĝi estas 170 m alta, ĝi havas kvareĝan bazplanon kaj direkte al la pinto ĝi mallarĝiĝas. Konsistigas ĝin 25.550 blokoj de granito. Sur la pinto de la turo troviĝas 20 m alta 45 tunojn peza torĉo, farita el metalo kaj lumigita.

Vidu ankaŭ