Ĝulfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝulfo
urbo • limurbo
Administrado
Poŝtkodo AZ 7200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 500  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 38° 57′ N, 45° 38′ O (mapo)38.95583333333345.630833333333Koordinatoj: 38° 57′ N, 45° 38′ O (mapo) [+]
Alto 715 m [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Ĝulfo (Azerbajĝano)
Ĝulfo (Azerbajĝano)
DEC
Ĝulfo
Ĝulfo
Situo de Ĝulfo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Culfa, Azerbaijan (city) [+]
vdr

Ĝulfo (azerbajĝane: Culfa , Ҹулфа , جولفا), antaŭe Jugha (armene: Ջուղա , foje transliterumita kiel Djugha), estas la administra ĉefurbo de la administra regiono Ĝulfo de la Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko en Azerbajĝano.

Ĝulfo estas apartigita de la rivero Aras de ĝia samnoma, la urbo Jolfa ĉe la irana flanko de la limo. La du urboj estas ligitaj per vojponto kaj fervoja ponto. En 2011 ĝi havis 12 500 loĝantojn. Ĝulfo posedis la plej grandan mezepokan armenan tombejon kun pluraj miloj da ĥaĉkaroj, poste detruitaj de la azerbajĝana registaro kun la celo forviŝi la armenan kulturan heredaĵon en la regiono[1][2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ArmSSR, Granda Soveta Enciklopedio[rompita ligilo]
  2. Visions of Ararat, By Christopher J. Walker, p. 13