Ĥanti-Mansijsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĥanti-Mansijsk (ruse Ханты-Мансийск) estas urbo en Rusio, administra centro de Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71131.

La urbo fondiĝis en 1930 kiel laborista setlejo Ostjako-Vogulsko (Остяко-Вогульск), en 1940 ĝi renomiĝis al Ĥanti-Mansijsk, urbiĝis en 1950. (Ĝi entenigis la vilaĝon Samarovo, konatan jam ekde la 16-a jc.)

La interurba telefona kodo estas 34671, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 61° 00′ N 69° 01′ O / 61.000 °N, 69.017 °O / 61.000; 69.017 (mapo)Koordinatoj: 61° 00′ N 69° 01′ O / 61.000 °N, 69.017 °O / 61.000; 69.017 (mapo).

La urbo estas ĉe rivero Irtiŝ (Иртыш), en 15 km de ĝia enenfluo en riveron Obj (Обь).

En jaro 1959 la urbo havis 20,7 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 54 mil loĝantojn.