Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra
Yuganskiy nature reserve aerial view.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Retpaĝaro www.admhmao.ru [+]
Demografio
Loĝantaro 1 625 501  (2016) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 62° 15′ N, 70° 10′ O (mapo)62.2570.166666666667Koordinatoj: 62° 15′ N, 70° 10′ O (mapo) [+]
Areo 534500 km² (53 450 000 ha) [+]
Horzono Yekaterinburg Time [+]
Situo de Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Khantia-Mansia [+]
Information icon.svg
vdr

Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra (ruse Ханты-Мансийский автономный округ — Югра) estas aŭtonoma distrikto ene de Tjumena provinco, Siberio, Rusio. La lingvoj de la aborigenoj (la ĥanta kaj mansa) estas oficialaj lingvoj kiel la rusa.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La aŭtonomio situas oriente de la Urala montaro sur la Okcident-Siberia ebenaĵo. La rivero Obo kaj tie plej grava alflaunto, la Irtiŝo trafluas la regionon.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La ĥantoj kaj mansoj estas tiel nomataj «titularaj popoloj» de la aŭtonomio. Ili apartenas al la finno-ugra lingvaro popoloj, iliaj plej striktaj parencoj estas la hungaroj. En loĝantaro dominas la rusoj, plejparte alvenintaj e la regionon post malkovro en la 1960-aj de la grandaj naftokampoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo, kiu origine estis konata kiel Jugra estis okupita en 1582 fare de la rusa atamano Jermak kaj venis sub rusan regadon. La 10-an de decembro 1930 estiĝis la Ostjaka-Vogula nacia distrikto (ruse Остяко-Вогульский национальный округ) ĉar tiel tiutempe nomiĝis la ĥantoj kaj la mansoj. La 23-an de oktobro 1940 ĝi estis alinomita kaj iĝis Ĥanti-Mansa nacia distrikto (Ханты-Мансийский национальный округ). En 1978 nomo denove aliiĝis — al Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto. En 2003 aperis aldono — Jugra.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Nafto kaj tergaso apartenas al la plej gravaj ekonomiaj branĉoj, ĉar post formiĝo ekde la 1950-aj jaroj de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra iĝis la plej granda naftoprodukta areo de Rusio.

Urboj[redakti | redakti fonton]

La ĉefurbo estas Ĥanti-Mansijsko kun 82.955 loĝantoj (2012), sed la plej grandaj urboj estas Surguto (ĉ. 300.000), Niĵnevartovsko (ĉ. 250.000) kaj Neftejugansko (ĉ. 100.000). Igrim estas malgranda setlejo de 8.775 loĝantoj. Aliaj malgrandaj setlejoj estas Njaksimvol, Ĥulimsunt ...

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Ĥanti-Mansia aŭtonoma distrikto — Jugra konsistas el la sekvaj distriktoj (ruse: районы):

Setlejoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.