Igrim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Igrim
administra dividaĵo de Rusio • urban-type settlement in Russia

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 628146
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 63° 11′ N, 64° 25′ O (mapo)63.18333333333364.416666666667Koordinatoj: 63° 11′ N, 64° 25′ O (mapo) [+]
Alto 28,6 m [+]
Areo 10 km² (1 000 ha) [+]
Igrim (Rusio)
Igrim (Rusio)
DEC
Igrim
Igrim
Situo de Igrim

Map

vdr

Igrim (ruse Игрим) estas urbotipa setlejo en okcident-siberia Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra (Rusio) kun 8.775 loĝantoj (2010).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La setlejo situas en la Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, ĉ. 342 km aerlinie nordokcidente de administra centro de la aŭtonoma distrikto Ĥanti-Mansijsk. La subdistrikta centro Berjozovo troviĝas ĉ. 88 km sude de Igrim.

La setlejo situas ĉe dekstra bordo de Norda Sosva, maldekstra alfluanto de Ob. Rekte ĉe la setlejo alfluas Eta Sosva al la Norda Sosva.

Kvankam indeĝenaj popoloj loĝis sur tiu teritorio, la oficiala dato de la urbofondo estas 1902, en kiu jaro la aĉetisto Beŝkilzev fondis setlejon sur la maldekstra bordo de la Norda Sosvo, kun nomo Igrim-Lugovoj

La unuaj setlintoj vivtenis sin ĉefe el fiŝkaptado. Oni fondis tie en 1925 fiŝkaptan kooperatuivon. Ekde 1931 estiĝis sur la dektsra bordo la setlejo Igrim-Lednik (ruse Игрим-Ледник), en kiu vivis kulakoj, kiuj estis deportittaj el diversaj regionoj de la Sovetunio (vidu Senkulakigo). En Igrim-Lednik oni fondis fiŝ-fabrikon. Sur la dekstra riverbordo, sudoriente de Igrim-Lednik estiĝis la setlejo Igrim-Gornij (ruse Игрим-Горный) sur ebenaĵo. Pro la inundoj en 1941, Igrim-Lugovoj estis translokita al Igrim-Gornij. Ankaŭ Igrim-Lednik estis forlasita post ripetintaj inundoj fine de la 1950-aj jaroj kaj la fiŝfabriko nov-konstruita en Igrim-Gornij.

En 1953, oni malkovris en distrikto de Berjozovo plurajn grandajn tergas-kampojn. Oni fondis en 1964 la entreprenon Igrimgas (ruse Игримгаз). La ekspluatado de tergasejo Nord-Igrim (ruse Северо-Игримское месторождение) komenciĝis en 1966. Kelkajn jarojn poste, oni malfermis la gasejon Süd-Igrim (ruse Южно-Игримское месторождение). Oni konstruis gas-tubojn al Punga kaj pli poste al Serov. Per alveno de la gas-industrio, la setlejo forte kreskis.

Igrim estas la urbotipa setlejo la 3-an de decembro 1964.