Serov

| Serov | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| administra dividaĵo de Rusio urbo | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Federacia regiono | Urala federacia regiono | ||
| Regiono | |||
| Poŝtkodo | 624980–624999 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 91 550 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 209 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 59° 36′ N, 60° 34′ O (mapo)59.660.566666666667Koordinatoj: 59° 36′ N, 60° 34′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 105 m [+] | ||
| Areo | 438 km² (43 800 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+05:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Serov[1] (ruse Серов) estas urbo en la Sverdlovska provinco de Rusio. En la jaro 2002 la urbo havis 99,8 mil loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2025 en la urbo vivis 91 550 loĝantoj sur areo de 438 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 209 loĝantoj/km².
Serov estis fondita jare 1894 kiel loĝejo dum konstruado de fera uzino, sed akiris statuton de urbo nur jare 1926. La urbo nomiĝis malsame dum lia historio:
de 1926 ĝis 1934: Nadeĵdinsk (Espera, Надеждинск) de 1934 ĝis 1937: Kabakovsk (Drinkeja, Кабаковск) de 1937 ĝis 1939: Nadeĵdinsk (Espera, Надеждинск)
La urbo troviĝas sur orienta deklivo de norda Uralo sur la rivero Kakva (Каква), en 9 km de ĝia enenfluo en riveron Sosjva (Сосьва) (baseno de rivero Obj). Jare 1894 la vilaĝo estis fondita rilate al fundamento de Nadeĵdinska metalurgia fabriko. Jare 1926 la vilaĝo estiĝis urbo. Serov estas la lasta nomo de la urbo. Serov estis familia nomo de aviadisto kaj nacia heroo de Sovetio.
En la urbo estas fervoja stacio.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 65492.
La interurba telefona kodo estas 34315, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, esperantigas multajn urbojn, sed nomas la urbon Serov en la mapo 15 - latinlitere, sed ne esperantigite.




