Niĵnevartovsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Niĵnevartovsko
Nizhnevartovsk, lake Komsomolskoye skyline.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 628600–628615 [+]
Retpaĝaro www.n-vartovsk.ru [+]
Demografio
Loĝantaro 274 575  (2017) [+]
Loĝdenso 1 012 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 56′ N, 76° 36′ O (mapo)60.93888888888976.595Koordinatoj: 60° 56′ N, 76° 36′ O (mapo) [+]
Alto 45 m [+]
Areo 271,319 km² (2 713 1.9 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Situo de Niĵnevartovsko
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Nizhnevartovsk [+]
Information icon.svg
vdr

Niĵnevartovsko (ruse Нижневартовск) estas urbo en Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra, Rusio. Ĝi situas ĉe la rivero Obj.

Ĝi estas urbo ekde 1972.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71135.

La urbo estis fondita en jaro 1909 kiel lignofajra haveno Niĵnevartovskaja (ruse Нижневартовская).

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Niĵnevartovskoje (Нижневартовское);
  • Niĵnevartovskij (Нижневартовский) ĝis 1972.

La interurba telefona kodo estas 3466, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 60° 57′ N 76° 33′ O / 60.950 °N, 76.550 °O / 60.950; 76.550 (mapo)Koordinatoj: 60° 57′ N 76° 33′ O / 60.950 °N, 76.550 °O / 60.950; 76.550 (mapo).

Niĵnevartovsko estas la centro de granda Okcident-Siberia naftoprodukta regiono kaj unu el la plej riĉaj urboj de la lando. Ĝia flughaveno estas la 15-a plej trafika en Rusio.

En la urbo estas fervoja stacio.

Loĝantaro estis:

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1950-aj jaroj tio estis fiŝkaptista vilaĝeto sur alta bordo de rivero Obo. Ĝi kvazaŭ huffero ĉirkaŭis la fiŝfabrikon, situintan apud la rivero[1].

Post malkovro de la Samotlora minejo la urbo iĝis naftista centro. La konstruado vigliĝis, sed oni zorgis ĉefe pri industriaj objektoj, poste pri loĝejoj kaj nur fine pri la vojoj kaj sociala infrastrukturo. Aperis novaj kvartaloj, kiujn dum jaroj kun la malnova urboparto ligis tubo, ĵetita super marĉo — laŭ ĝi navedis piedirantoj. La vojo de flughaveno al la urbo printempe kaj aŭtune estis traveturebla nur por la fortegaj kamionoj Ural[2].

Lokaj konstruaj organizaĵoj estis tro malfortaj, do en 1975 estis eldonita la komuna ordono de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio kaj la Konsilio de Ministroj de Sovetunio, laŭ kiu apartaj respublikoj iĝis konstruaj aŭspiciantoj de novaj nordaj urboj de Tjumena provinco. Niĵnevartovsko estis prikonstruata de la Ĉefmoskvokonstruado (ruse Главмостстрой)[3]. Unue ĝi sendis al la urbo domojn uzitajn dum konstruado de la Bajkalo — Amura fervojo. Sed poste la Moskva domkonstrua kombinato ekproduktis por la urbo la samajn 16-etaĝajn domojn kiuj estis fabrikataj por Moskvo, sed adaptitaj al la siberia klimato. Poste oni konstruis en la urbo propran domkonstruan kombinaton[4].

La urbo estis konstruata sur marĉo, do ĉiam estis kotoplena. Por ĉiu konstruaĵo oni faris fosaĵon sep metrojn profundan, anstataŭis elfositan torfon per alportita grundo kaj nur poste starigis betonan fundamenton[5]. La unuan straton Pionira (ruse Пионерская) oni ĉiujare superŝutis per sablo, metis super ĝi betonajn platojn, sed post kelkaj monatoj ili dronis en marĉo. La dua strato Naftistoj (ruse Нефтяников) estis uzebla nur por kamionoj, piedirantoj ne povis transiri ĝin eĉ en altaj marĉobotoj, dronante en koto ĝis talio kaj perdante ŝuojn en ĝi[6]. En la 1960-aj jaroj oni konstruis vojon en betonaj platoj — nun tio estas strato Norda (ruse Северная), sed la platoj baldaŭ duondronis kaj la vojo estis kromnomita "ebria vojo", ĉar veturado laŭ ĝi similis al ŝanceliĝema marŝado de ebriulo[7]. Mankis lumigado, do torĉoj de Samotlora minejo, bruligantaj naftogason, estis sola lumofonto. Nur en la 1960-aj laŭ insisto de la partiestro Vasilij Baĥilov estis instalitaj la unuaj lanternoj[8]. La prikonstruado kaj komfortigado de la urbo estis komplete en la manoj de naftogasaj estroj, kiuj koncentriĝis je siaj ĉefaj taskoj kaj ofte ignoris lokajn aŭtoritatojn[9].

En la 1960-aj jaroj unua sekretario de la partia komitato proponis rapidan "civilizigon" de la ĥantoj kaj mansoj: konstrui en la urbo 3-5 kvinetaĝajn domojn kaj transloĝigi tien ĉiujn indiĝenojn[10]. Tamen post nomumo en decembro 1970 de Vasilij Baĥilov al tiu posteno politiko rilate indiĝenojn ŝanĝiĝis. Li insistis ke novvenintoj devas estimi indiĝenajn kulturojn kaj konatiĝi kun ili. Foje li aranĝis dum Novjaro indiĝenan feston en la urbo[11].

En 1973 ekfunkciis nova granda bakejo kaj produktejo de gasakvo[12].

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 176. ISBN = 5-93020-083-1.
  2. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 181. ISBN = 5-93020-118-2.
  3. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 295–296. ISBN = 5-93020-118-2.
  4. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 290. ISBN = 5-93020-118-2.
  5. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 239. ISBN = 5-93020-058-0.
  6. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 75. ISBN = 5-93020-058-0.
  7. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 76. ISBN = 5-93020-058-0.
  8. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 77. ISBN = 5-93020-058-0.
  9. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 90–91. ISBN = 5-93020-058-0.
  10. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 30. ISBN = 5-93020-058-0.
  11. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 32–33. ISBN = 5-93020-058-0.
  12. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 95. ISBN = 5-93020-058-0.