Saltu al enhavo

Samotlora minejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samotlora minejo
ruse Самотлорское месторождение
Lago Samotloro
Lago Samotloro
naftokampo
Situo: Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra, Tjumena provinco (Rusio)
Geografia situo 61° 7′ 0″ N, 76° 45′ 0″ O (mapo)61.11666666666776.75Koordinatoj: 61° 7′ 0″ N, 76° 45′ 0″ O (mapo)
Samotlora minejo (Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra)
Samotlora minejo (Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra)
DEC
Samotlora minejo (Rusio)
Samotlora minejo (Rusio)
DEC
Tipo: naftominejo
Parto de: Okcidentsiberia naftogasa provinco
Malkovro: 1965
Ekspluatado: ekde 1968
Statuso: ekspluatata
Kapacito: 7,1 miliardoj da tunoj
Ekspluatanto: Samotlornaftogaso
vdr

Samotlora minejo (ruse Самотлорское месторождение) estas la giganta naftominejo kiu situas en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra, Tjumena provinco (Rusio), apud la urbo Niĵnevartovsko kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1965 kaj ekspluatata ekde 1968.

Malkovrinto de la minejo estas konsiderata la geologo Vladimir Abazarov, estro de la Megiona geologia ekspedicio. La minejo ne estis listigita en prospektoraj planoj, sed lia amiko geofizikisto Leonid Kabajev admonis lin, ke sub lago Samotloro troviĝas gigantaj naftokuŝejoj. "Risko estas pravigebla, mi kalkulis ĉion. Necesas serĉi en tiu direkto. Mi certas, ke tio estos grandega malkovro, pri kiu revis Gubkin" diris Kabajev[1].

La minejo estis malkovrita de la Megiona geologia organizaĵo, kiu baziĝis apud la vilaĝo Megiono, sur alta bordo de rivereto Mega. Unuafoje oni ekparolis pri la Samotlora geofizika strukturo printempe 1963. Aŭtune 1963 la Megiona geologia organizaĵo ricevis strukturan mapon de la Samotlora areo kaj decidis post restariĝo de vintra vojo transporti borinstalaĵon de Megiono al Samotloro. Unue oni elektis alian lokon por borado, sed poste la geologo Vladimir Abazarov surteriĝis tie en la helikoptero Mil Mi-4 kaj post pene vadi kun siaj kolegoj tra profunda neĝo, en kiu ili dronis ĝis talio, komprenis ke ne eblos starigi la borilon sur destinita loko. Do ili iris al bordo de sennoma lageto apud lago Samotloro kaj markis tiun lokon sur mapo. Ekde tiam startis preparado al transportado de teknikaĵoj al la estonta borputo.

En januaro 1965 oni formis specialan grupon, kies tasko estis krei vojon de vilaĝo Niĵnevartovskij (estonta urbo Niĵnevartovsko) al la estonta borputo R-1 (ruse Р-1, kie la unua litero estas tiu de de ruse Разведочная, do Geologoprospektora). La grupo ricevis du traktorojn-tirilojn (por transporti loĝvagoneton kaj dizelon), buldozon, ĉieterenan veturilon GAZ-47 kaj radiostacion "Uroĵaj" (ruse Урожай, do Rikolto) por komuniki kun la bazo. Post relative facila marŝo laŭ tereno kun malmultaj marĉoj kaj arboj komenciĝis densa arbaro, do la taĉmento devis sekvi laŭ arbarrandoj kiuj plej ofte situis rande de marĉoj. Foje oni devis faligi arbojn laŭlonge de 1,5-2 km por trabati la vojon por si[2]. Unufoje ilian vojon baris kanalo 4–5 m profunda kun preskaŭ vertikalaj bordoj kaj plata fundo. Oni longe serĉis eblecon ĉirkaŭiri ĝin, sed post kompreni ke ĝi estas tro longa, oni eksplodigis ĝin, tiel kreinte irejojn malsupren kaj supren. Poste tio ripetiĝis plurfoje. Post ĉiuj 1–1,5 km en marĉoj dronis traktoroj kaj buldozo, do oni devis halti por eltiri ilin kaj trovi ĉirkaŭan vojon. Ofte buldozoj enfaladis en marĉoj, kie sub du metrojn dika torfa tavolo troviĝis rapidfluaj lagetoj kaj riveretoj[3]. Oni marŝis 36 tagojn, el kiuj la lasta etapo je 20 km okupis 25 tagojn. En la dua duono de februaro komenciĝis muntado de la borinstalaĵo kaj alportado de kargoj. La brigado de Aleksandr Kuzjakov muntis la borinstalaĵon en 16 tagoj[4].

Komence de aprilo la brigado de Grigorij Norkin komencis boradon. La borinstalaĵo estis ĉirkaŭita de degelantaj marĉoj, helikoptera surteriĝejo el lignaj traboj troviĝis 150 m for kaj oni transportis barelojn al la borinstalaĵo per traktoro kaj post neĝodegelado — per manoj. Fine de majo ekŝprucis nafta fontano je 1000 m³ tage. En 1966 estis boritaj pliaj putoj, konfirmintaj altan naftoproduktivecon de la Samotlora strukturo. Oni kunigis kelkajn geofizikajn strukturojn en la areo etendiĝanta 30 km okcidento-orienten kaj 50 km sud-norden, kaj nomis ilin Samotloro[5]. Ĝi kovris areon je 900 km², el kiuj 45% troviĝis subakve (la lago), 40% estis torfejoj kaj nur 15% apartenis al relative sekaj lokoj[6].

Jam la unua provo donis rezulton kaj la emociiĝinta estro de la geologia trusto Farman Salmanov sendis al Maks Rudkeviĉ, kiu kontraŭis prospektoradon en tiu regiono, telegramon: "En Megiono estas ricevita fontano de nafto je tricent tunoj. Ĉu vi komprenis? Salmanov". Post tio Raul-Jurij Ervier diris sarkasme al Rudkeviĉ: "Nu, Maks, kie ĉe ni en Okcidenta Siberio ankoraŭ mankas nafto? Mi morgaŭ boros tie puton kaj trovos ĝin"[7].

En 1968 Viktor Muravlenko proponis al la ministro pri nafta industrio Valentin Ŝaŝin komenci ekspluatadon de Samotlora minejo, sed la singarda ministro decidis unue memstare esplori la lokon. Li venis per helikoptero Mil Mi-4, kiu eĉ ne povis plene sin apogi sur malfortikan traban surteriĝejon meze de la marĉo, senhalte movante helicojn. La ministro esploris la lokon kaj prezentitajn dokumentojn kaj aprobis la starton[8].

Fine de 1968 tie laboris kvar borskipoj kaj pli ol 10 borinstalaĵoj. La 27-an de januaro 1969 brigado de Stepan Povĥ boris la unuan ekspluatan borputon N 200. Estis ege froste, la temperaturo falis sub 40 gradojn, do inspektoro malpermesis la laboron, sed la boristoj daŭrigis ĝin post lia foriro[9]. La 2-an de aprilo la puto N 200 solene ekfunkciis en normala reĝimo, kio signifis ke komenciĝis ekspluatado de la minejo[10]. Oni boris precipe ĉe randoj de lago Samotloro dum kupolo de la Samotlora antiklinalo troviĝis sub la samnoma lago. Nur post konstrui plurajn betonajn digojn kaj sabloinsuletojn, sur kiuj lokiĝis faskoj da borinstalaĵoj, oni sukcesis esplori ĝin[11]. La faskan metodon proponis la direktoro de la Megiona bora kontoro Valentin Ĥlupin[12]. La elminigado estis abunda. En 1969 vic-estro de Ĉeftjumennaftogaso Midĥat Safiullin diris, ke du putoj de Samotloro povas en 24 horoj plenigi per nafto tutan trajnon[13].

En 1971 speciale por ekspluatado de Samotloro estis establita la kompanio Niĵnevartovsknafto (ruse Нижневартовскнефть). Fine de la 1970-aj la naftoelminigado atingis apogeon — po pli ol 155 milionojn da tunoj jare. En 1979 oni raportis pri elminigado de unu miliardo de nafto el Samotloro.

La ĉefa problemo en la komenca etapo estis akvo, kiu kovris plejparton de la minejo, do aperis ideo sekigi la areon. Oni preparis projekton, laŭ kiu akvo el la lago Samotloro devis forflui al la rivero Vaĥ, fluanta 12 km for. En 1968-1969 povaj fosmaŝinoj jam fosis tiun ĉi kanalon. Sed poste sciencistoj avertis ke kaze de sekiĝo subĉiele nudiĝos torfejoj, kiuj povos ekbruli kvazaŭ pulvoro. Do oni decidis anstataŭe konstrui ringovojojn kaj kelkajn diagonalajn digojn trans la lago, kio solvis la problemon[14].

Unue oni planis preni el la minejo po 3-4% de ĝiaj rezervoj jare, do po 100-120 milionoj da tunoj. Tamen, kiel rememoris poste provinca partiestro Gennadij Bogomjakov, la ministerio pri nafta industrio po 3-4 fojojn jare ŝanĝadis la planojn kaj fine oni elminigis po 156 milionojn da tunoj[15]. En 1984 la vic-ministro de nafta industrio Akmal Vaĥitov diris ke Ĉeftjumennaftogaso ne rajtas elminigi pli da nafto ol estas indikite en la teknologiaj dokumentoj kaj la ĉefinĝeniero Nikolaj Zaĥarĉenko ordonis malaltigi elminigadon por 150 mil tunoj tage. Sed jam sekvan matenon la ministro postulis reveni al pli altaj tempoj, malgraŭ rompo de la teknologia reĝimo[16].

La naftisto Vladimir Salmin diris poste, ke nome Samotlora minejo kaŭzis kapturniĝon ĉe altranguloj, kiuj forgesis pri riparado, priservado, subtenado de tavolpremo kaj zorgis nur pri borado kaj elminigado[17].

Hasta kaj senrespondeca ekspluatado de la minejo okazis sen preparado de necesa infrastrukturo, neglektante laborsekurecon, kio kaŭzis en 1973 katastrofon ĉe la Niĵnevartovska naftokolektejo, sekve de kiu pereis 13 homoj.

En 1975 okaze de la 10-a datreveno de la minejo ĉe la borputo R-1 estis starigita metala steleo 16 m alta kun simbola eterna torĉo supre. La puto tiutempe jam akvumiĝis kaj ne plu funkciis. La tereno apud ĝi estis pavimita je betonaj platoj, aperis standoj kun nomoj de malkovrintoj kaj dato de borado de la puto[18]. Dum konstruado de la monumento oni alfrontis problemon — necesis alporti multe da tero por fari monteton sub ĝi. Do oni decidis ke ĉiu kamiono, revenonta post deĵoro al la urbo, alportos po unu porcio da tero. Tiel aperis la monteto kvin metrojn alta. La urbanoj kromnomis la monumenton Aljoŝa (minuskla formo de la vira nomo Aleksej), alude al samnomaj monumentoj al la sovetiaj soldatoj en Plovdivo, Talino kaj aliaj urboj[19].

Vladimir Abazarov plendis ke en 1980 oni forigis de tiu ĉi memormonumento ĉion ligitan al geologoj kaj instalis novan monumenton kun memorringo, sur kiu estas skribitaj nomoj de aliaj homoj. Li asertis ke tiuj homoj rilatas al la puto R-200, sed ne al R-1 kaj neniel kontribuis al la malkovro de la minejo[20].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 30. ISBN = 5-93020-118-2.
  2. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 27. ISBN = 5-93020-118-2.
  3. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 353. ISBN = 5-93020-118-2.
  4. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 28. ISBN = 5-93020-118-2.
  5. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 29. ISBN = 5-93020-118-2.
  6. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 81. ISBN = 5-93020-118-2.
  7. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 30. ISBN = 5-93020-118-2.
  8. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 363. ISBN = 5-93020-118-2.
  9. (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 94. ISBN = 5-93020-135-8.
  10. (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 95. ISBN = 5-93020-135-8.
  11. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 29. ISBN = 5-93020-118-2.
  12. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 351. ISBN = 5-93020-118-2.
  13. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 311. ISBN = 5-93020-118-2.
  14. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 98. ISBN = 5-93020-118-2.
  15. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 98. ISBN = 5-93020-118-2.
  16. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 175. ISBN = 5-93020-118-2.
  17. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 198. ISBN = 5-93020-118-2.
  18. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 30. ISBN = 5-93020-118-2.
  19. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 120. ISBN = 5-93020-118-2.
  20. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 30. ISBN = 5-93020-118-2.