Kilomikrono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĥilomikrono)
Strukturo de kilomikrono (hispanlingve).

La kilomikronoj estas lipoproteinoj kiuj havas la funkcion transporti la lipidojn devenajn de la dieto ĝis la hepato kaj aliaj histoj. Ili sintezigas en la ĉeloj de la intesta muro (enterocitoj) el kie ili pasas al la sanga plasmo. Ili estas la tipo de lipoproteino plej granda, superante 100 nm. Ties kompono estas en 90% trigliceridoj, 7 % fosfolipidoj, 1% kolesterolo kaj 2% specialaj proteinoj nome apolipoproteinoj. En normalaj cirkonstancoj, ne ekzistas kilomikronoj en sango post fasto de 12 horoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lípidos y lipoproteínas. Características, fisiología y acciones biológicas.[rompita ligilo] FEPREVA. Konsultita la 13an de julio 2018.