Ĥotin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la regiono en Ukrainio

Ĥotin - ukraine kaj ruse Хотин, pole Chocim, rumane Hotin - estas urbo de la Oblasto Ĉernivca en sudokcidenta Ukrainio kaj parto de la historia regiono Bukovino.

Historio

Pro sia strategie favora situo la urbo ludis gravan rolon en la historio de Ukrainio, Moldavio, Polio, la Osmana Imperio kaj de Rusio.

Arkeologiaj trovoj pruvas, ke jam dum la 8-a jarcentoj slavoj vivis ĉi-tie. Dum la 10-a jarcento Ĥotin apartenis al la mezepoka slava Kieva Regno, post ties disfalo al la duobla princejo Galicio-Volino kaj post 1373 al la princejo Moldavio. Dum la 16-a jarcento la urbo iĝis pola, poste moldavia (kaj per tio nerekte osmana). Dum la 18-a jarcento la regiono ĉirkaŭ la urbo rekte ligiĝis al la Osmana Imperio.

Dum 1769 la urbo estis konkerita de la rusoj, 1788 de la aŭstroj, 1806 denove de la rusoj. Per la Paco de Bukaresto la urbo du 1812 fariĝis rusa, kaj tiel restis ĝis 1918. Post mallonga aŭstra okupo la urbo iĝis parto de Rumanio, kvankam la civitanoj dum 1919 provis puĉi kontraŭ tio. Dum 1940 Ĥotino fariĝis sovetia, post eko de la german-sovetia milito (1941-1944) denove rumana, kaj post fino de la dua mondmilito al la ukraina sovetia respubliko (kaj post disfalo de Soveta Unio al hodiaŭa Ukrainio.

Enloĝantoj

Ĝis la dua mondmilito, Ĥotino estis grava juda centro kun ĉirkaŭ 19.000 judaj enloxgantoj (el entute 35.000), 36 sinagogoj kaj famaj judaj lernejoj. Ĝis komenco de la 20-a jarcento apenaŭ ekzistis ukrainanoj en la urbo, sed multaj ruslingvanoj. Laŭ la nombrado de 1930 en la urbo vivis 38 % da judoj, 37 % da rusoj, 15 % da ukrainanoj kaj 9 % da rumanoj. Pro la dua mondmilito kaj la sistema murdo de granda parto de la juda enloĝantaro la statistiko draste ŝanĝiĝis: nuntempe 72 % de la urbanoj nomas sin ukrainanoj, 16 % rusoj, 8 % judoj kaj 4 % rumanoj.

Vidindaĵoj

la Fortikaĵo de Ĥotin

La urbo posedas plurajn historiajn vidindaĵojn. Inter ili elstaras la

Fortikaĵo de Ĥotin

La unua fortikaxjo de la urbo konstruiĝis el ligno, por protekti la riveran transiron. Dum la 13-a sekvis ŝtona konstruaĵo. La hodiaŭa fortikaĵo tamen konstruiĝis dum la 16-a jarcento laŭ ordono de la moldavia nobelo Ştefan cel Mare. Dum 1621 pola armeo kun reĝo Vladislav la 4-a kune kun kozaka armeo venkis turkan armeon, la kozako sturmis la fortikaĵon dum 1650 kaj 1652, kaj dum 1673 la pola armeo sub reĝo Johano la 3-a Sobieski kun moldaviaj kaj kozakaj tropoj definitive venkis la turkojn. Dum la rusaj-turkaj militoj de la 18-a jarcento la urbo plurfoje estis batalkampo: inter alie dum 1739 en batalo venkis la rusoj, dum 1768 la turkoj. Dum la sovetia tempo la fortikaĵo estis ŝatata kuliso de kinejaj filmoj: pli ol 50 filmoj ekestis ĉi-tie.

Vidu ankaŭ