Ĥuŝpuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉuvaŝa virino en ĥuŝpuo

Ĥuŝpuo estas ĉuvaŝa virina kapvesto de cilindra aŭ de konusa formo, ornamita de alkudritaj moneroj kaj perloj. Ĥuŝpuo nur portatas fare de edziniĝintaj virinoj. Fraŭlinoj, do junaj, ne-edziniĝintaj virinoj, portas alian tradician kapveston, nomatan Tuĥjao (Тухья) - duonsfera ĉapeto el kanvaso, ankaŭ borderita de moneroj kaj perloj, do laŭ stilo iom parenca.