Ĵagarė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La urbeto Žagarė estas en la regiono Aŭkŝtajtio de Litovio, unu el kelkaj centroj de ĵemgala (malaperinta balta gento) lando. En la 13a jarcento ĉi tie staris defendaj kasteloj. Nun pri tiu epoko atestas nur kastelmontoj kaj loknomoj – Žagarė, Švėtė k.a.

En antikva parto de la urbeto preskaŭ senŝanĝe konserviĝis strateto, kiu formiĝis en la 16a jarcento, kaj la konstruaĵoj el la 17a-18a jarcentoj. En la 18a-19a jarcentoj en Žagarė grafoj Naryŝkin konstruis bienon kun 63 ha granda parko kaj ĉevalbredeja komplekso. Nuntempe la ĉevalbredejo bredas Litovajn pezajn laborĉevalojn kaj Hanoverajn sportĉevalojn. En Žagarė ĉiujare okazas tradiciaj konkursoj, ĉampionecoj, festoj.