Ŝaŝamane

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝaŝamane
urbo • distrikto de Etiopio
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 7° 12′ N, 38° 35′ O (mapo)7.238.583333333333Koordinatoj: 7° 12′ N, 38° 35′ O (mapo) [+]
Alto 2 008 m [+]
Ŝaŝamane (Etiopio)
Ŝaŝamane (Etiopio)
DEC
Ŝaŝamane
Ŝaŝamane
Situo de Ŝaŝamane

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shashamané [+]
vdr

Ŝaŝamane - ankaŭ latinliterigata Shashamane, Shashamene kaj Shashemene, amhare ሻሸመኔ - estas urbo de Etiopio. Laŭ la stato de la censo de oktobro 1994 ĝi havis 56 821 loĝantojn, kaj laŭ takso de la nacia statistika agentejo en julio 2006 havis 98 076 (ne kalkuliĝas la antaŭurba zono). Laŭ la informoj de la nacia statistika agentejo [1] kaj la vikipedia listo pri grandaj urboj de Afriko temas pri unu el sume 11 etiopiaj urbegoj de pli ol 100 000 loĝantoj. Ŝaŝamane apartenas al la etiopia regiono Oromio.

La urbo situas proksimume 250 kilometrojn sude de la etiopia ĉefurbo Adis-Abebo. Multaj loĝantoj de Ŝaŝamane estas membroj de la movado de Rastafarioj, kiuj origine venis el Jamajko kaj elmigris al Etiopio, kiu en la rastafaria instruo konsideratas la "benata lando".

Notoj[redakti | redakti fonton]