Ŝablono-Diskuto:Objektoj de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne alidirektu[redakti fonton]

Bv ne alidirektu al alia ŝablono. Sekvanta devas esti maldekstre, antaŭa devas esti dekstre. Jujijo 19:37, 30. Jun 2010 (UTC)

Mi ne komprenas vian kritikon, ne lingve, sed enhave. Do ambaŭ ŝablonoj aperas meze. Do kiun sencon havu du ŝablonoj por la sama afero? --Tlustulimu 19:40, 30. Jun 2010 (UTC)
Ankoraŭ unufoje mi ripetas: Bv ne alidirektu al alia ŝablono. Sekvanta devas esti maldekstre, antaŭa devas esti dekstre. En sukcedoŝablono tio estas male. Estas videble, ke vi ne komprenas la aferon pri la ĉslfort. Tute dekstre estis numero 1 kaj maldekstren daŭrigis sekvantaj numeroj. --Jujijo 11:58, 1. Jul 2010 (UTC)
Ha, nun mi komprenas! Kial "Sekvanta" devas esti maldekstre? Kutime, la antaŭa afero estas maldekstre kaj la sekva afero estas dekstre.
Mi kontraŭas vian proponon: kutima ordo estas, ke malgranda numero aŭ malnova afero aperas maldekstre kaj granda numero aŭ nova afero aperas dekstre. Kaj, se mi nun bone komprenas (ŝajnas, ke neniu skribis pri "Ĉslfort" (kia nomo...)), la unua konstruaĵo estas dekstre kaj la lasta maldekstre. La leganto ne komprenus kial estas tia ordmaniero. Kion pensas la aliuloj?
Finfine, bonvolu ne krei dokumentadpaĝon nun. Se la ŝablono estas alidirektenda, oni devas fari duoblan laboron kaj respektu la laboron pri ŝablonoj (Ŝablonnavigad-ŝablono, includeonly-marko, kategorioj...)! Dankon, --→ Airon 12:10, 1. Jul 2010 (UTC)
Kial ĝi estus alidirektenda? Ĉar vi ne komprenas ĝin? Jujijo 12:17, 1. Jul 2010 (UTC)
Persone, mi ne komprenis, ke "Sekvanta" kaj "antaŭa" estis rilate al fortikaĵo sed al ŝablono (do mi respondis kiel Tlustulimu) --→ Airon 22:55, 1. Jul 2010 (UTC)

Numerado de objektoj[redakti fonton]

Dosiero:MO S-19.jpg
Tio estas objekto n-ro 19. Maldekstre de ĝi estas n-ro 20 (do sekvanta), dekstre de ĝi n-ro 18 (do antaŭa). Tio validas ekde 1936!

Ankoraŭ unu noteto: Kiel estas numeritaj objektoj de fortikaĵlinio en Ĉeĥoslovakio oni scias jam ekde la jaro 1936!!!! Jujijo 13:29, 1. Jul 2010 (UTC)

Ĉu ekzistas paĝo pri fortikaĵlinio en Ĉeĥoslovakio? Mi ne konas ilin ĉar mi ne estas ĉeĥo aŭ slovako. --→ Airon 22:55, 1. Jul 2010 (UTC)

Estas ĉi tie pluraj paĝoj pri tio. Ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj kaj rilataj kategorioj. Jujijo 08:07, 2. Jul 2010 (UTC)

Korekto kaj refuŝigado[redakti fonton]

Tiu ĉi ŝablono estis korektita laŭ aliaj ŝablonoj, sed ĝi estas senĉese fuŝigata en paĝoj per Vikipedio:Aldonaĵoj/Navigadŝprucfenestroj, kiu estas priregata verŝajne de Vikipediisto:Airon90. Jujijo 13:32, 1. Jul 2010 (UTC)

Mi devis montri al vi la diferencojn en la ŝablonoj. Se vi venus kaj proponus korekton, ĉio estus en ordo. Jujijo 17:49, 1. Jul 2010 (UTC)

Mi jam komprenis la malsamecojn :) Dankon, --→ Airon 22:55, 1. Jul 2010 (UTC)

Alinomigo de la ŝablono[redakti fonton]

Mi alinomis la ŝablonon por ke ĝi estu pli komprenebla. Jujijo 09:52, 2. Jul 2010 (UTC)

Saluton, Jujijo. Nun pli klaras, kial ĝi estu aparta ŝablono. Amike --Tlustulimu 15:41, 2. Jul 2010 (UTC)