Ŝablono-Diskuto:Forigu

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diskuto[redakti fonton]

Kategorioj[redakti fonton]

Kial ni kategoriigas la ŝablonon (kaj do ĉiun artikolon enhavantan la ŝablonon) kaj en la kategorion "forigenda (ne regulkonvena)" kaj en la kategorion "forigendaj artikoloj"? Ĉu ne unu el la du sufiĉus? Marcos 16:42, 4. Dec 2006 (UTC)

Laŭ mi ankaŭ. Mi forigos tion el la ŝablono. --PaulP - Disk. 12:44, 1. Maj 2009 (UTC)

Saluton. Mi ĵus blokis la redakteblon por ne ensalutintaj uzantoj, por bremsi la redakto-konflikton pro la bildeto. Bonvolu interkonsenti pri la bildeto. Kore --Tlustulimu 12:01, 19. Feb 2010 (UTC)

Dankon. :-) Fakte, en decembro okazis ĉe multaj gravaj ŝablonoj ŝanĝo de bildo fare de sennomulo. En almenaŭ du aliaj kazoj mi atentigis lin pri tio, ke la nova bildo estis malpli efika aŭ klara ol la antaŭa; sed li neniam respondis en diskutejoj kaj neniam donis kialoj pro siaj ŝanĝoj. Kiam mi restarigis la antaŭajn bildojn, li malfaris mian ŝanĝon kaj tiel re-aldonis la novan bildon. Kompreneble la afero ne estas tiom grava por la Vikipedio, tamen mi vere ŝatus, ke oni donu siajn kialojn antaŭ ol blinde proponi kaj reproponi tiom drastajn modifojn. Sufiĉas frazeto... Amike, WinstonSmith 12.07, 19. Feb 2010 (UTC)

Antaŭe la ŝablono kreis bonan frazon "Oni petas forigi ĉi tiun artikolon ĉar... [jen sekvas klarigo]". Nun malpli fraze kaj pli tordite tekstas "Oni petas forigi ĉi tiun artikolon ĉar/pro... [jen la klarigo]" (se ne indikatas specifa klarigo, tekstas "ĉar/pro ĝi ne konvenas laŭ la Regularo pri forigoj.." kun de finaj punktoj). Laŭ mi indas reveni al la antaŭa formo, kiu rezultigas veran frazon. Alternativo estus el la ŝablona sintakso tute forpreni la vorton "ĉar" respektive "ĉar/pro": Tiam ĉiu uzanto povus mem decidi ĉu uzi "ĉar" [jen sekvas klarigo] aŭ "pro" [la jena klarigo] (tiam tamen eblus ankaŭ meti klarigon sen subfraza vorteto tuj post la komo). Provizore mi nun revenigas la vortumon al la antaŭa formo "ĉar" (kaj forigas la du punktojn post "Regularo pri forigoj.."), sed malfermas ankaŭ pri la menciita alternativo. -- Aidas (diskuto) 00:02, 15 Aŭg. 2012 (UTC)