Ŝablono-Diskuto:Glaĉeroj en Svislando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Montoj, montaroj aŭ glaĉeroj, insuloj, lagoj aŭ riveroj ne "apartenas" al iu ŝtato, sed nur povas troviĝi en la teritorio de unu aŭ pluraj ŝtatoj, respektive unu aŭ pluraj kontinentoj (ĉe pluraj montoj, lagoj aŭ riveroj la ŝtataj limoj eĉ ne estas ekzakte fiksitaj). Tial proponatas ke naturaj geografiaj objektoj havu kategorionomojn "... en lando aŭ kontinento", dum administraj subdividoj kiel provincoj, distriktoj, urboj aŭ vilaĝoj jes ja "apartenas" al ŝtato kaj havu kategorionomojn "... de lando aŭ kontinento".

Ŝablono fakte povas nomiĝi iel ajn, sed pro unueco rilate al la koncerna kategoria nomo mi kuraĝis ankaŭ ĉi-tie enmeti la vorteteon "en".

ThomasPusch 09:39, 26. Mar 2008 (UTC)