Ŝablono-Diskuto:Informkesto Esperanto-libro/provejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, mi testis la ŝablonon unue kun nur tri parametroj (lingvo, titolo, aŭtoro) kaj tio perfekte funkciis. Tiam mi aldonis multajn aliajn parametrojn, sed tiam ekestas spageto. Vi povas vidi, kion mi faris en Vikipediisto:PaulP/verkataj

Kromaj rimarketoj:

  • Mi vidas la parametron "{koverton proponis}". Verŝajne estas celita "kovrilon proponis", ĉu? Libro havas kovrilon. Koverto estas io, en kion oni ŝovas leteron kaj sur kion oni gluas poŝtmarkon.
  • Ĉu la libron "La sankta biblio" ni enkategorius sub "S" aŭ sub "L"? Mi pensas, ke la kutimo estas sub "S". Sed tio ne eblas per [[Kategorio:Verkoj el {{Lingv/a|{{{lingvo}}}}} literaturo|{{PAGENAME}}]. Ĉu ni aldonu kroman parametron "defaultsort" aŭ simile?--PaulP - Disk. 18:21, 24. Apr 2009 (UTC)
Saluton, Paŭlo. Mi ĵus korektis la ŝablonon per helpo de via testa paĝo. Mi facile povas anstataŭigi la kodigon {{PAGENAME}} per nova parametro. La parametro eĉ povas esti en Esperanto, kvankam ĝi elvokas {{DEFAULTSORT}} ene de la ŝablono. Kore --Tlustulimu 18:28, 24. Apr 2009 (UTC)

Bonege! Nun ek al la pli komplikaj aferoj. Ni devus eviti, ke la ŝablono kreas strangajn kategoriojn. Pri "lingvo" ne estas problemo. Pri "Formo" mi sugestas, ke la ŝablono aldonu "j" ĉar la kategorioj nomiĝas Romanoj, Rakontoj, ktp (ĉiuj plurale). Sed pri "epoko" mi ne vidas klaran solvon: Se oni entajpas "mezepoko" verŝajne eblus krei el tio la kategorion Mezepoka literaturo, sed por atingi Moderna literaturoKlasika literaturo neniu venos al la ideo entajpi "Klasiko" aŭ "Moderno". Eble ni devigu al la homoj tajpi adjektivon (ekzemple "moderna", "antikva, "klasika") kaj la ŝablono kreu el tio Moderna literaturo, Klasika literaturo ktp?

Mi vidas, ke mankas ankoraŭ la parametro "origina lingvo" por atingi ke ekz. Sinjoro Tadeo aperu sub Pola literaturo kaj sub Esperantlingva literaturo. --PaulP - Disk. 18:44, 24. Apr 2009 (UTC)

Korekto: vi verŝajne celis la parametron "lando" por tio. Ankaŭ tre bone. Sed ĝi ne kreas kategorion jam. --PaulP - Disk. 18:47, 24. Apr 2009 (UTC)
Mi ĵus aldonis j por pluraligi la kategorion de la "formo". Krome mi aldonis la parametron "origina lingvo". Nun ankoraŭ necesas rilata enkategorigo por tio, ĉu ne? Kore --Tlustulimu 18:54, 24. Apr 2009 (UTC)
Jes, ĉu eblus la sama sistemo kiel "lingvo"? pl donas Pola literaturo - fr donas Franca literaturo ktp? --PaulP - Disk. 19:01, 24. Apr 2009 (UTC)
Mi ĵus aldonis enkategoriigon por la parametro "origina lingvo", kiu funkcias analoge al la parametro "lingvo". Do vi povas ŝanĝi la parametron "lando" al "origina lingvo" en via testa paĝo. Krome mi rearanĝis {{DEFAULTSORT}} en la ŝablono. Kore --Tlustulimu 19:04, 24. Apr 2009 (UTC)
(+) Mi ĵus korektis erareton, kiu kaŭzis, ke la kategorio ne funkciis. Krome mi pensas, ke "Knigu testes" en via testa paĝo ne estas pola. Pola estus "książka testowa". Mi ja iam partoprenis kurson pri la pola lingvo, sed havas nur bazajn sciojn. Kore --Tlustulimu 19:11, 24. Apr 2009 (UTC)

Mi ĵus pripensis, ĉu ni ne havu "Verkoj el la infana literaturo" anstataŭ "Infana literaturo" analoge al la lingvaj kategorioj? --PaulP - Disk. 19:14, 24. Apr 2009 (UTC)

Mi ĵus aldonis kodon por tio. Sed nun iom strange aspektas la majuskla I de "Infana literaturo" en via testejo. Kore --Tlustulimu 19:22, 24. Apr 2009 (UTC)
Jes. Tion eblas solvi per {{lc:string}} ĉu ne? Mi ne provis, sed laŭ http://www.mediawiki.org/wiki/Help:Magic_words#Formatting tio devus funkcii. --PaulP - Disk. 20:03, 24. Apr 2009 (UTC)
(+) Ni kontinuu morgaŭ. Ĉu bone? Mi jam estas iom tro laca por evolui ŝablonon. Kore --Tlustulimu 19:43, 24. Apr 2009 (UTC)
Morgaŭ kaj postmorgaŭ mi estos eksterlande, kaj verŝajne senkomputila. Sed espereble ankaŭ aliaj vikipediistoj komentos kaj donos sugestojn. Bonan nokton! --PaulP - Disk. 19:56, 24. Apr 2009 (UTC)
Mi proponas, ke la ŝablono ne prizorgu la ordigon ene de la kategorio: estu simple [[Kategorio:Verkoj el {{Lingv/a|{{{lingvo}}}}} literaturo]] (aŭ eventuale "la" literaturo: kion vi opinias?), kaj, se ekestas problemoj pri ordigo, oni ilin solvu per eksterŝablona aldono de {{DEFAULTSORT}}, same kiel en ĉiuj aliaj artikoloj.
Alia demando: ĉu anstataŭ la kapvorto "Libro" ne indus rekte montri la titolon de la koncernita verko?
Fine, pri la epoko, la aŭtomata enkategoriigado malfacile agordeblas. Oni laŭ mi nur povas rezigni entute pri la afero (kaj instigi vikipediistojn aldoni la plej taŭgan kategorion permane), aŭ enkategoriigi la verkojn laŭ la jarcento (ekz. "Literaturo el la 20-a jarcento", "Literaturo el la 19-a jarcento", kaj tiel plu). Tio malebligus problemojn pri dubinda epoko (kiu estas la limdato inter "moderna" kaj "nuntempa"?, ĉu japana verko el la jaro 500 estas "mezepoka"?, ...).
--WinstonSmith 20:06, 24. Apr 2009 (UTC)
Mi plene samopinias kun ĉiuj viaj proponoj, Winston: ordigo eksterŝablona, titolo de la libro anstataŭ "Libro" kaj enkategorigi laŭ jarcentoj. La parametro povus esti ekzemple jarcento=19 kio rezultu en kategorio "Verkoj el la literaturo de la 19-a jarcento" (mi uzus "Verkoj el la literaturo de la 19-a jarcento" anst. via "Literaturo el la 19-a jarcento" pro analogio kun "Verkoj el la (lingvo)a literaturo". Mi ankaŭ samopinias, ke estu "el la literaturo, kaj ne simple "el literaturo".
Plia sugesto/peto: Kion vi pensas pri la jeno: Laŭ la nuna sistemo "Lingvo" kaj "Originala lingvo" gvidas al la samaj kategorioj. Do en la grupo "Verkoj el la esperanta literaturo" aperos kaj originaloj kaj tradukaĵoj. Tio ĝenas min. Ĉu ni kreu "Verkoj el la originala esperanta literaturo" apud "Verkoj el la tradukita esperanta literaturo"? Sekve kompreneble aŭtomate ekestus "Verkoj el la originala hispana literaturo" apud "Verkoj el la tradukita hispana literaturo" ktp ktp --PaulP - Disk. 20:33, 24. Apr 2009 (UTC)
Kaj plia korekteto: origina lingvo -> originala lingvo; origina nomo -> originala titolo (ŝajne ankaŭ PIV preferas tion). Multe da laboro por vi, Tlustulimu ;-) --PaulP - Disk. 20:58, 24. Apr 2009 (UTC)
Kaj decidon kiun ni faru: ĉu Verkoj el la franca literaturo aŭ Verkoj el la franclingva literaturo k.s.? Mi iom favoras la formon "franclingva, anglalingva" ktp. ĉar oni povus argumenti, ke ekzemple kanadano verkante franclingve, ne kreas "francan literaturon" sed jes ja "franclingvan". Sekve la ŝablono kreus ankaŭ "esperantlingva", kio laŭ mi pli plaĉas ol "esperanta literaturo". Nun al la lito! ;-) --PaulP - Disk. 21:16, 24. Apr 2009 (UTC)
Mi nur distingus inter "verkoj el la esperantlingva literaturo" (la ĝenerala kategorio) kaj "verkoj el la tradukita esperantlingva literaturo" (kiu estu subkategorio de la antaŭa). Ankaŭ devus esti nova parametro, pri la "nacieco" de la verko, tiel ke ekzemple la Antologio de Spoon River aperu en "Verkoj el la usona literaturo" kaj "Verkoj el la anglalingva literaturo". Ĉu vere "nacieco"? --WinstonSmith 19:09, 25. Apr 2009 (UTC)

Parametroj "lingvo" kaj "originala lingvo"[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi proponas la jenon.

Uzataj parametroj Kategorioj
Lingvo Verkoj el Xa literaturo
Lingvo, Originala literaturo Verkoj el tradukita Xa literaturo, Verkoj el Ya literaturo

Mi pensas, ke tio iom pli klarus. Krome mi scias, ke eblas kodigi tion per ruza apliko de parseraj funkcioj. Kore --Tlustulimu 14:16, 26. Apr 2009 (UTC)

Laŭ mi naskiĝis parta miskompreno, ĉar ni parolas pri originala kaj tradukita literaturo pripensante malsamajn kazojn. Kiel montriĝas jene, ŝajne bezonatas tri malsamaj parametroj: (pri "Antologio de Spoon River" mi celas neekzistanta esperantigo de la famkonata Spoon River Anthology, de la usona poeto Edgar Lee Masters)
Ekzemplo Uzataj parametroj Kategorioj
"Antologio de Spoon River"--WinstonSmith 12:32, 28. Apr 2009 (UTC) Lingvo: eo
Originala lingvo: en
Nacieco: Usono
Verkoj el la tradukita esperantlingva literaturo
Verkoj el la anglalingva literaturo
Verkoj el la usona literaturo

Mi aldonas, ke kutime ne menciindas en apartaj artikoloj tradukaĵoj de literaturaj verkoj. Tio preskaŭ nur havas sencon kaze de esperantigoj, kie la esperantigo meritas apartan artikolon kaj apartan ŝablonon. Do laŭ mi tute ne kreiĝos la kategorioj "Verkoj el la tradukita XX literaturo", krom kompreneble "Verkoj el la tradukita esperantlingva literaturo". Ĉu iu kapablas imagi ekzemplon de menciinda verko, kiu estas traduko en lingvon malsama ol Esperanto? --WinstonSmith 17:26, 26. Apr 2009 (UTC)

ĉu pli bone Lando ol Nacieco? Libro apenaŭ povas havi naciecon .... --Pv 18:20, 26. Apr 2009 (UTC)
Ah, nepre jes, mi mem dubis pri la indeco de la elektita vorto. ;-) --WinstonSmith 19:00, 26. Apr 2009 (UTC)
Saluton kolegoj, unuavide Tlustulimu programis ĉiujn niajn proponojn, krom unu, nome, ke la parametro "Lando" kreu la kategorion "Verkoj el la Xa literaturo". Ĉu teknike tio eblas, Tlustulimu? --PaulP - Disk. 10:19, 27. Apr 2009 (UTC)
Mi tion efektivigis. --WinstonSmith 12:32, 28. Apr 2009 (UTC)
Pliaj rimarketoj: (1) Mi vidas, ke la ŝablono nun krome aldonas la kategorion "Libroj". Ĉu ni faru tion? En la regularo pri kategorioj oni mencias, ke oni kreu ĉiam kiel eble plej precizajn kategoriojn. La kategorio "Libroj" estas la plejeble malpreciza kategorio, kiun oni povas elpensi por literaturo ;-) - (2) Ĉu grandeco -> formato? Mi supozas, ke tion oni celas, ĉu? --PaulP - Disk. 12:03, 27. Apr 2009 (UTC)
Nepre la kategorio "Libroj" estu forigata, ĉar oni ne enkategoriigu artikolojn samtempe en certa kategorio kaj en ties subkategorio. Pri "grandeco" aŭ "formato", eble vi pravas: mi ne sufiĉe spertas por diri, kio estas pli korekta laŭ la lingvouzo :-) --WinstonSmith 12:32, 28. Apr 2009 (UTC)
Pliaj aferetoj: (1) En mia proponita superrigardo Vikipediisto:PaulP#Literaturo mi sugestis la kategoriojn "Verkoj el la literaturo de la x-a jarcento". La ŝablono antaŭvidas "Verkoj el la x-a jarcento". Mi sugestas tamen aldoni la plilongigon kun "literaturo de la". Se ne, ni riskas, ke ekster la ŝablono homoj aldonos sub tiu kategorio operojn, statuojn ktp, kiuj ĉiuj estas verkoj. (2) Mankas ankoraŭ la kategorio "Kategorio:Verkoj el la tradukita esperantlingva literaturo" kiu aperu SE lingvo=eo KAJ SE originala lingvo!=eo. (3) La ŝablono kreas kategoriojn "Romanoj", "Noveloj" ktp. Tute bone. Sed mi nun rimarkas, ke en la praktiko oni ĝis nun aldonis ankaŭ la regionon, do "Francaj romanoj" k.s. Ĉu aldoninde? Kaj ĉu teknike ebla? Ĉar necesos duobla "IF": se ekzistas "regiono" kaj se ekzistas la parametro "formo". --PaulP - Disk. 05:22, 29. Apr 2009 (UTC)
Mi konsentas kun viaj rimarkoj 1 kaj 2; mi nun provas adaptigi la ŝablonon. Pri la tria punkto, tamen, indas laŭ mi iomete plupripensi; la kategoriarbo ĉe via uzantpaĝo ŝajnas bona, sed ja eblas ĝin plibonigi. Eble oni povus decidi, ke ĉiuj kategorioj ne estu "Verkoj el ...", sed "Romanoj el ...", "Noveloj el ..." kaj tiel plu; la ŝablono uzu la ĝeneralan kategorion "Verkoj el ..." nur kiam la specifa kategorio ne ekzistas (tio teknike eblas). Tio ebligus krei kategoriojn kiaj "Romanoj el la 18-a jarcento" kaj "Noveloj el la itallingva literaturo", antaŭvideble popularaj, kaj preterpasi kategoriojn kiaj "Romanoj el la 2-a jarcento" kaj "Poeziaĵoj el la gronlanda literaturo" (la koncernitaj verkoj, se ili entute ekzistos, aŭtomate falos en la plej ĝeneralajn "Verkoj el la literaturo de la 2-a jarcento" kaj "Verkoj el la gronlanda literaturo"). --WinstonSmith 16:46, 29. Apr 2009 (UTC)
Via ideo estas tute interesa. Mi mem ankoraŭ ne estas sufiĉe sperta pri la komplikaj flankoj de la ŝablona sintakso, sed mi volonte studos, kiel vi kaj Tlustulimu kaj eventuale aliaj programos ĉion! --PaulP - Disk. 16:51, 29. Apr 2009 (UTC)
Saluton, Paŭlo kaj WinstonSmith. Viaj ŝanĝoj estas en ordo. Nun ni povas iom cerbumi pri la kodiga realigo de la lastaj proponoj de WinstonSmith. Krome mi ĵus kreis plian testan paĝon por la proveja ŝablono. Ĝia ekzisto kaŭzas per ŝablona programado, ke la dokumentado de la nuna ŝablono {{Informkesto Esperanto-libro}} enhavas ligilon tien. Tio plifaciligas la retrovon. Kore --Tlustulimu 17:04, 29. Apr 2009 (UTC)
Saluton, Tlustulimu kaj WinstonSmith. La afero ŝajne stagnas. Ĉu estas tiel, ke la proponoj de Winston kaj mi simple ne estas programeblaj? Aŭ ĉu ne temas pri tio? --PaulP - Disk. 13:03, 11. Maj 2009 (UTC)
Saluton, Paŭlo. La kaŭzo estas, ke mi estas malpli aktiva, ĉar mi havas laboreton de lundo ĝis ĵaŭdo kaj tiam vespere ofte estas tre laca. Kore --Tlustulimu 15:30, 11. Maj 2009 (UTC)
OK, ni pacience atendu! Se mi kapablus, mi mem programus, sed la vikisintakso estas iom tro komplika por mi. --PaulP - Disk. 17:34, 11. Maj 2009 (UTC)

Tro daŭra stagnado[redakti fonton]

Ŝajne, ni ĉiuj forgesetis (aŭ estis tro okupitaj) por prizorgi la evoluon de la ŝablono, kaj nur nun, redaktante artikolon pri libro, mi rimarkis, ke nia laboro ne estis finita. Mi redaktetis la testan ŝablonon ({{Esperanto-libro/provejo}}) kaj efektivigis ĉiujn ĉi-suprajn sugestojn, krom mia propono pri "Romanoj el...", "Noveloj el..." (pormomente daŭre estas "Verkoj el..."). Mi invitas ĉiujn, se daŭre interesataj, komenti kaj proponi laŭvole. Fininte la laboron ni petu la aprobon de la diskutejo por diskonigi la aferon kaj anstataŭigi la ekzistantan ŝablonon, ĉu ne? --WinstonSmith 10:53, 16. Aŭg 2009 (UTC)